Neil Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neil Smith
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1954 (1954-06-18)
en Leith
Morto 29-an de septembro 2012 (2012-09-29) (58-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato St. AndrewsJohns Hopkins UniversitatoUniversitato de Pensilvanio • Dalkeith High School
Okupo
Okupo antropologo • geografo • universitata instruisto
Verkoj rent gap
vdr

Neil Robert SMITH (18a de junio 1954 – 29a de septembro 2012) estis skota geografo kaj akademiano. Li estis Distingita Profesoro de Antropologio kaj Geografio en la Gradiga Centro de la Urba Universitato de Novjorko, kaj ricevanto de nombraj premioj, kiel la Globe Book Award de la Asocio de Usonaj Geografoj.[1]

Li gradiĝis en la Universitato St. Andrews en 1977. Li ricevis doktorigon en 1982, en la Universitato Johns Hopkins. Li estis profesoro de geografio en la Universitato Kolumbio inter 1982 kaj 1986 kaj poste en la Universitato Rutgers, inter 1986 kaj 2000.[2] En Rutgers li estis dojeno de la Departamento de Geografio (1991-94) kaj ĉefa membro de la Centro por Kritika Analizo de la Nuntempa Kulturo. Li estis distingita profesoro de Antropologio kaj Geografio en la Centro de Gradiĝintoj de la Urba Universitato de Novjorko (CUNY). Inter 2008 kaj 2012 instruis en la Universitato de Aberdeen.

En sia plej grava verko de la sociteorio, nome Uneven Development: Nature, Capital and the Production of Space (1984), li proponis, ke la malsama spaca disvolvigo estas funkcio de la logiko de proceduro de la merkato de kapitaloj, pro tio, la socio kaj ĉefe la ekonomio "produktas" la spacon.[3][4] La profesoro Smith studas la teoriojn pri la burĝigo de la malriĉaj kvartaloj kiel ekonomia procezo pelita per la prezoj de la urba tereno kaj la spekulado de la urbaj terenoj - ne temas pri kultura prefero fare de tiuj kiuj loĝas en la urbo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 2009. Democracy, States, and the Struggle for Global Justice. Routledge (eldonita kun Heather Gautney, Omar Dahbour kaj Ashley Dawson).
  • 2006 The Politics of Public Space (kun Setha Low). Routledge.
  • 2006 La Produccion de la Naturaleza; La Produccion del Espacio. Mexico City: Sistema Universidad Abierta, Universidad Nacional Autonoma de Mexico, 2006
  • 2005 The Endgame of Globalization. Routledge.
  • 2005 Capital Financiero, Propiedad Inmobiliaria y Cultura. MACBA & Publicacions de la Universitat Autonoma de Barcelona, Barcelona (kun David Harvey)
  • 2003 American Empire: Roosevelt's Geographer and the Prelude to Globalization. University of California Press (premio, Los Angeles Times Book Prize for Biography).
  • 2000 Globalización: Transformaciones urbanas, precarización social y discriminación de género (kun Cindi Katz). Nueva Grafica, S.A.L. La Cuesta, La Laguna.
  • 1996 The New Urban Frontier: Gentrification and the Revanchist City. Routledge.
  • 1994 Geography and Empire: Critical Studies in the History of Geography (eldonita kun Anne Godlewska). Basil Blackwell, Oxford.
  • 1986 Gentrification of the City (eldonita kun Peter Williams). George Allen kaj Unwin, London.
  • 1984 Uneven Development: Nature, Capital and the Production of Space en Wayback Machine (arkivita la 3an de februaro 2013). Basil Blackwell. 2a eld. 1990, 3a eld. University of Georgia Press, Athens, GA, 2008; London: Verso, 2010. (Desenvolvimento Desigual, Editora Bertrand Brasil, Rio de Janeiro, 1988)
  • 1977. Geography, Social Welfare and Underdevelopment. University of St. Andrews (eldonita kun Malcolm Forbes kaj Michael Kershaw).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. University of California Press - American Empire de Neil Smith.
  2. Neil Smith obituary; The Guardian, 23a de oktobro, 2012.
  3. Patrick Bond. 1999. What is Uneven Development?. Arkivigite je 2020-02-16 per la retarkivo Wayback Machine En P.O'Hara (Eld), The Encyclopaedia of Political Economy, Londono: eldonejo Routledge.
  4. Neil Smith, The Production of Space. Alirita la 25an de marto 2020.