Saltu al enhavo

Neromantikemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiera flago pri neromantikemo, kreita en 2014 de Cameron Whismy.

Neromantikemo[1] estas ama orientiĝo. Neromantikemaj homoj spertas malmulton aŭ neniom da romantika allogo al aliaj homoj, sendepende de seksogenro.

Neromantikuloj povas havi ajnajn neromantikajn rilatojn kun aliaj homoj, kiel fortajn kaj eksluzivajn amikecojn[2], dum iuj tamen emas esti en romantika rilato.

Neromantikemo kaj neniuseksemo ne nepre kunestas: neromantikemulo povas havi ajnan seksan orientiĝon (aliseksemo, samseksemo, ambaŭseksemo, ĉiuseksemo ktp.)[3],[4],[2]. Ili ankaŭ povas esti pluramemaj aŭ ne deziri ajnan rilaton.

La semajno de neromantikema videbleco okazas en februaro, tuj post la Sankt-Valentena tago[5].

Laŭ la sociologiisto Daniel Welzer-Lang, neromantikemo kontribuas al « kontesto pri tiraneco de amo »[6].

Diskriminacioj kontraŭ neromantikemuloj[redakti | redakti fonton]

Iuj kulturoj taksas « normalaj » aŭ « pli bonaj » romantikajn rilatojn, aŭ ke emo al tiaj rilatoj estas parto de homa naturo[2][7],[8]. Pro tio neromantikemuloj povas esti malbone komprenitaj de aliaj homoj: faroj kiuj estas kutimaj por neromantikemuloj povas esti viditaj kiel « nenormalaj », kiel ekzemple vespermanĝi sole en restoracio aŭ loĝi kun amiko[9]. Iuj homoj, eĉ ene de la GLAT-komunumo, priskribas neromantikemulojn kiel « senkorulojn ».

Pro tiaj sintenoj la elŝrankiĝo povas esti malfacila por iuj neromantikemuloj: laŭ la prikalkulo Aromantic 2020, 82,43 % el la respondintoj asertis esti malserioze aŭskultitaj aŭ malagnoskitaj de aliaj homoj, 48,34 % asertis esti la celo de provoj ilin « ripari » aŭ « kuraci », 70,51% asertis ke la suferita diskriminacio havis iom da efiko sur ili[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aromantisme en la franca Vikipedio.

  1. "Neromantikema" en la multlingva vortaro de Drops (angle). Alirita la 25-an de junio 2024.
  2. 2,0 2,1 2,2 Welzer-Lang Daniel. (2018) Les nouvelles hétérosexualités, Sexualités et société (france). Toulouse: Érès, p. 85–121.
  3. (11-a de oktobro 2017) “Meet the aromantics: ‘I’m not cold – I just don’t have any romantic feelings’”, the Guardian (en). Alirita la 20-an de julio 2021.. 
  4. (5-a de oktobro 2018) “What It Means To Be 'Aromantic,' According To Aromantic People”, HuffPost (en). Alirita la 20-an de julio 2021.. 
  5. Madison Mason . “Visibility brought through Aromantic Spectrum Awareness Week”, Iowa State Daily (en). Alirita la 20-an de julio 2021.. 
  6. Daniel Welzer-Lang. (2018) Les nouvelles hétérosexualités: hétéroqueers, caudaulisme, polyamour, libertinage, exhibe, asexualité, pansexualité, hétéronorme, BDSM, non-genre, bi-genre, cis-genre, bisexualités, travestis, aromantisme, Sexualités et sociétés (france). Éditions Érès, p. 110. ISBN 978-2-7492-5791-4.
  7. Lisa Bonos (6-a de julio 2017). “Bugging your friend to get into a relationship? How amatonormative of you”, The Washington Post (en). Alirita la 25-an de junio 2017.. 
  8. Elizabeth Brake. (16-a de marto 2012) Minimizing Marriage:Marriage, Morality, and the Law (angle). Oxford University Press, p. 81–108. ISBN 978-0-19-977414-2.
  9. Rilee Granger (12-a de majo 2020). “Amatonormativity, Aromanticism, and What Defines a Relationship”, Honors Program Theses and Projects (en). Alirita la 25-an de oktobro 2023.. 
  10. AUREA - Aro Census (angle). Alirita la 3-an de septembro 2023.