Saltu al enhavo

Neufchâteau (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Neufchâteau
Neufchâteau
komunumo
komunumo en Francio (2025–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Vogezoj (Vosges)
Arondismento Neufchâteau
Kantono Neufchâteau
Historie en Loreno
INSEE kodo 88321 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 732  (2023) [+]
Loĝdenso 211 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 21′ N, 5° 42′ O (mapo)48.3555555555.696111111Koordinatoj: 48° 21′ N, 5° 42′ O (mapo) [+]
Areo 31,94 km² (3 194 ha) [+]
Neufchâteau (Vosges)
Neufchâteau (Vosges)
DEC
Situo de Neufchâteau
Neufchâteau (Francio)
Neufchâteau (Francio)
DEC
Situo de Neufchâteau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neufchâteau (Vosges) [+]
v • d • r

Neufchâteau estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Vosges (Vogezoj), en la administra regiono Grand Est ("Granda Oriento") kaj en la historia kultura regiono Loreno. Fine de 2023 en la komunumo vivis 6 732 loĝantoj sur areo de 31,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 211 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la administra centro de la arondismento Neufchâteau kaj ankaŭ estas la centro de la kantono Neufchâteau. Do la urbo estas kun Saint-Dié-des-Vosges la subprefektejoj de sia departemento. La teritorio havas komunan limon kun Coussey, Rebeuville, Vouxey, Certilleux, Bazoilles-sur-Meuse, Fréville, Barville, Circourt-sur-Mouzon, Mont-lès-Neufchâteau, Soulosse-sous-Saint-Élophe, Rouvres-la-Chétive kaj Frebécourt.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Neufchâteau lokiĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Mozo kaj Mouzon. La urbo superas la apudan ebenaĵon.

En la romana epoko ĝi estis grava loko komerca. Ĝi situis ĉe romana vojo inter Liono kaj Treviro. En 1094 oni povas trovi la nomon de Novum castrum.

Loĝantoj

[redakti | redakti fonton]
Loĝantevoluo
19621968197519821990199920072020
7 3287 9718 7418 3437 8037 5337 3956 644

Instruado

[redakti | redakti fonton]
  • lernejaj aroj (liceo kaj gimnazio)
    • Petro kaj Maria Curie
    • Johana de Arko
  • profesiaj liceoj
  • elementaj lernejoj
    • Jean Jaurès
    • Louis Pergaud
    • Jean Rostand
  • antaŭlernejoj por infanetoj
    • Louise Michel
    • Louis Pasteur
    • Johana de Ako
  • altlernejo por flegistoj
  • kultura centro "le Trait d'Union" François Mitterrand
  • urba biblioteko Petro Marrot
  • lernejo de muziko
  • kino "le Scala"

Esperanta vivo

[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 10 voĉdonon en 2004, kaj 4 voĉdonojn (0,21% de voĉoj) en 2009.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj