Neumarkt im Tauchental

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neumarkt im Tauchental, hungare Felsőkethely [felsOkethej] estas vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Stadtschlaining.

Situo[redakti | redakti fonton]

Neumarkt im Tauchental troviĝas laŭ flankovojoj, laŭ rojo en valo. Oberwart troviĝas 10, Rechnitz 13 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romianoj postlasis tie diversajn ŝtonojn por konstruado. La unua mencio devenis el 1289 en formo "Niclastuern". Tiu nomo devenis pri la preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao. La sekva mencio hungare devenis el 1325 en formo "Kedhel", ĉar ĉiumarde okazis tie bazarado. La turkoj en 1532 kaj en 1683, armeo de Gabrielo Bethlen en 1619 detruis la vilaĝon, kiu senhomiĝis. En 1910 vivis en la komunumo 657 homoj (germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Felsőkethely apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]