Neville Marriner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neville Marriner
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1924 (1924-04-15)
en Lincoln
Morto 2-an de oktobro 2016 (2016-10-02) (92-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Konservatorio de Parizo • Reĝa Kolegio de Muziko • Lincoln Christ's Hospital School
Familio
Infano Andrew Marriner
Okupo
Okupo dirigentokomponistomuzikistoviolonisto
vdr
Marriner en 1982
Marriner en la 1980aj jaroj

Siro Neville MARRINER (la 15an‏ de aprilo 1924 - la 2an de oktobro 2016) estis brita dirigento kaj violonisto [1][2][3].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mariner naskiĝis en Lincoln kaj studis ĉe la Reĝa Kolegio de Muziko (Royal College of Music) kaj la Pariza Konservatorio [4][5]. Li ludis violonon en la Filharmonia Orkestro kaj la Londona Simfonia Orkestro [6] antaŭ foriri al Hancock, Majno en Usono por studi dirigentadon kun Pierre Monteux, en la lernejo Monteux fondita tie [7][8]. En 1956 li fondis la Akademion de Sankta Marteno en la Kampoj (ĉe Sankta Martin-in-the-Fields) kaj publikigis multajn sonregistraĵojn kun la orkestro sub lia dirigentado [9]. Li dirigentis la Minesotan Orkestron de 1979 ĝis 1986 kaj la Stuttgart Radio-Orkestron de 1986 ĝis 1989. Li estis nobeligita en 1985 [10].

Marriner kondukis vastan gamon de repertuaro, sed estas plej konata kiel interpretisto de baroka muziko [11]. Li elektis kaj aranĝis la muzikon, kiu aperas en la filmo Amadeus kaj kontrolis la registradon de la voĉa bando el kontrolpozicio ĉe Akademio de Sankta Marteno en la Kampoj [1][12].

Lia filo estas la klarnetisto Andrew Marriner.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 . Conductor Sir Neville Marriner dies aged 92. The Guardian (2 October 2016). Alirita 2 October 2016.
  2. 50 Great Conductors
  3. The 18 Greatest and Most Famous Conductors of All Time
  4. Our School, Lincoln Christ's Hospital School, 22 April 2014, http://www.christs-hospital.lincs.sch.uk/joomla35/index.php/our-school/lchs-history/school-archive/238-sir-neville-marriner, retrieved 2 October 2016 .
  5. Potter, Tully; Amis, John (2 October 2016), "Sir Neville Marriner obituary", The Guardian, https://www.theguardian.com/music/2016/oct/02/sir-neville-marriner-obituary, retrieved 2 October 2016 .
  6. Higgins, Charlotte, "One hundred years of attitude", 14 February 2007.
  7. "Sir Neville Marriner – obituary", The Telegraph, 2 October 2016, https://www.telegraph.co.uk/obituaries/2016/10/02/sir-neville-marriner--obituary/, retrieved 3 October 2016 
  8. Alumni, Pierre Monteux School, http://monteuxschool.org/alumni/, retrieved 2 October 2016 .
  9. Kirby, Anthony, "Sir Neville Marriner: Beyond the Academy", Lo Scena Musicale, 1 June 2000.
  10. "Neville Marriner", NAXOS.
  11. Sir Neville Marriner CH, CBE. Academy of St Martin in the Fields (29 April 2015). Alirita 2 October 2016.
  12. Leading British conductor Sir Neville Marriner dies at 92, BBC, 2 October 2016, https://www.bbc.co.uk/news/entertainment-arts-37535272, retrieved 2 October 2016 .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]