Niĉjo Mensogulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Niĉjo Mensogulo
Niĉjo Mensogulo
Niĉjo Mensogulo
Aŭtoro Ioan Alexandru Brătescu-Voineşti
Eldonjaro 1927
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 64
vdr

Niĉjo Mensogulo kaj aliaj noveloj [1][2] de Ioan Alexandru Brătescu-Voineşti estas la titolo de 64-paĝa libro aperinta en 1927. Ĝin tradukis el la rumana lingvo Tiberio Morariu. La libreto eldoniĝis ĉe Rudolf Mosse en Berlino kiel numero 10 de la serio Biblioteko Tutmonda.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La noveletoj bele priskribas animstatojn. La libro estas tre lerte tradukita. 
— 1927, g-K., La Socialisto,, paĝo 36
Citaĵo
 Brătescu estas spertulo en verkado de rakontoj; la unua Niĉjo Mensogulo estas perlo inter la ĉiam emociigaj pentradoj de l' infana animo kiujn ĉiu literaturo posedas. Post legado oni ne plu forgesos tiun naivulon, tre honestan, ĉie mokatan kun fine amuzaj sed ankaŭ kruelaj miskomprenoj kondukas al memmortigo. Ebriuloj, birdoj, maljuna oficisto, malriĉa infano aperas en la aliaj noveloj ankaŭ karakterplenaj. Oni konscias ke la traduko estas tre fidela kaj sukcese redonas la kvalitojn de l' verko mem. 
— 1927, Historio de Esperanto II, paĝo 625

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]