Niavarana Konstruaĵaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Niavarana Konstruaĵaro Niavarana Komplekso (perse Majmue ye Niāvarān – مجموعه نیاوران: Magxmueje Niāvarān – مجموعه نیاوران‎‎) estas historia komplekso en Shemirano, Tehrano (Pli Granda Tehrano), Irano. Ĝi konsistas el pluraj konstruaĵoj kaj monumentoj konstruitaj en la Gajara kaj Pahlavia epokoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La kompleksa deveno estas de ĝardeno en Niavarana regiono, kiu estis uzata kiel somera loĝejo de Fath-Ali Ŝaho de la Gajara Dinastio.

Paviliono estis konstruita en la ĝardeno pere de la ordeno de Naser ed Din Ŝaho de la sama dinastio, kiu estis originale nomata kiel Niavarana Domo kaj estis poste renomita Saheb Garanije Domo. La paviliono de Ahmad Ŝaho Gajara estis konstruita en la lastaj jaroj de la Gajara periodo.

Dum la regado de la Pahlavia Dinastio, moderna konstruaĵo nomata Niavarana Palaco estis konstruita por la imperia familio de Mohammad Reza Pahlavi. Ĉiuj perfieriaj konstruaĵoj de la Saheb Garanije Domo, kun la escepto de la Ahmad Ŝaha Paviliono, estis disfaligitaj kaj la konstruaĵoj kaj strukturoj de la hodiaŭa komplekso estis konstruitaj en la norda parto de la Saheb Garanije Domo. En la Pahlavia periodo, la Ahmad Ŝaha Paviliono servis kiel ekspozicia areo por la donacoj de mondaj gvidantoj al la iranaj monarkoj.[1]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Privata biblioteko de la Niavaran Komplekso
  • Golestan Palaco
  • Sa'dabad Komplekso
  • Tehran
  • Arkitekturo de Irano
  • Kultura Heredaĵa Organizo de Irano

References[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Niavaran Cultural Historic Complex: History (Persian)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]