Nicola Guerra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nicola Guerra
Persona informo
Naskonomo Nicolas Guerra
Naskiĝo 2-an de majo 1865 (1865-05-02)
en Napolo
Morto 5-an de februaro 1942 (1942-02-05) (76-jaraĝa)
en Cernobbio
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo koreografo
vdr

Nicola Guerra [nikola], laŭ hungarlingve kutima nomordo en Hungario Guerra Miklós [miklOŝ] estis itala baletisto, koreografo, baletinstruisto.

Nicola Guerra[1] naskiĝis la 2-an de majo 1865 en Napolo, li mortis la 5-an de februaro 1942 en Cernobbio (Itala Reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nicola Guerra lernis baleton en lernejo de Teatro San Carlo en sia naskiĝurbo de Carlo Blasis. Post lernado li dancis en pluraj italaj teatrejoj (ankaŭ en Teatro alla Scala en 1879), poste li estis la "vira primabalerino" eksterlande. Li dancis en Sanktpeterburgo, Parizo, Londono, Novjorko, inter 1896-1902 en Viena Ŝtata Opero. Li estis signifa baletisto, koreografo kaj baletmajstro de Reĝa Operejo de Budapeŝto inter 1902-1915, kie lia laboro estis signifa. Normo de la baletistoj pliiĝis al eŭropa nivelo. En tiu periodo li prezentis 20 baletojn, el kiuj 18 estis novaj koregrafioj, kaj verkis 7 scenarlibrojn. Li rompis la tradicion kaj li kreis ĉiam unuecan agon. Lia laboro havas decidan influon en la hungara baleta arto ĝis hodiaŭ.

En 1915 li hejmenvenis kaj funkciigis propran baletan kompanion, poste li faris baletajn laborojn (precipe instruadon) en Parizo kaj Romo. Li verkis 2 italajn librojn pri la baleto. Li retiriĝis en 1935. Li unufoje ricevis premion.

Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Rezső Máder: Szerelmi kaland (1902)
  • Ferenc Skofitz: Művészfurfang (1903)
  • Berté: Velencei karnevál (1903)
  • Adolf Szikla: A törpe gránátos (1903)
  • Álom (1905)
  • Csodaváza (1908)
  • Ernő Dohnányi: Pierette fátyla (1910)
  • Iván Hűvös: Havasi gyopár (1911)
  • Beethoven: Prometheus (1913)
  • Castor kaj Pollux (1918)
  • La Tragédie de Salome (1919)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]