Nicolae Bretan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Nicolae Bretan [nikolae bretan] aŭ hungare Bretán Miklós estis hungara-rumana operkantisto (baritono), reĝisoro, komponisto naskita en Naszód la 25-an de marto 1887 kaj mortinta en Kluĵo la 1-an de decembro 1968.
Lia edzino, Nora Osvát, estis hungarino-judino. Granda nombro de ŝiaj familianoj pereis en Auschwitz.

Studoj[redakti | redakti fonton]

Nicolae Bretan studis juron kaj paralele muzikon en muziklernejo de Ödön Farkas en Koloĵvaro. En 1908 per stipendio Astra li studis unu jaron en la muzikakademio de Vieno, ekde 1909 per ŝtatstipendio en la muzikakademio de Budapeŝto, kie li akiris diplomon de operkantisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Inter 1913 kaj 1917 li agadis en Sopron, Pozsony kaj Nagyvárad. En 1917 li dungiĝis en trupo de Jenő Janovics (Koloĵvaro). En 1922 li iĝis ano de rumana operejo de Kluĵo kaj laboris kiel ĉefreĝisoro. Inter 1922 kaj 1940 li reĝisoris tridek operojn. Li muzikigis plurajn hungarajn, rumanajn kaj germanajn poemojn.

Operkomponaĵoj pli gravaj[redakti | redakti fonton]

  • Luceafărul (laŭ la samtitola poemo de Mihai Eminescu), 1921;
  • Golem (laŭ la teksto de Illés Kaczér, 1924;
  • Scrisoarea a III-a (laŭ la samtitola poemo de Mihai Eminescu), 1934;
  • Herooj de Rovine, 1935;
  • Horea (laŭ la samtitola historia tragedio de Ghiță Popp), 1937;
  • Arald (laŭ la poemo de Mihai Eminescu Strigoii'), 1939.

Roloj pli gravaj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon