Nijolė Gelžinytė

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nijolė Gelžinytė (naskiĝis la 17-an de marto 1938 en Šiauliai) estas litovia teatra kaj kina aktorino kaj reĝisorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1956 ŝi finis la mezlernejon "Simonas Daukantas" en Šiauliai, kaj de tiam ĝis 1960 studis en la nacia konservatorio Lietuvos muzikos ir teatro akademija. De 1960 ĝis 1965 ŝi estis aktorino de la televida kanalo LTV (Lietuvos televizijos kaj radijo), de 1965 de la teatra ensemblo Jaunimo teatras ("teatro de juneco"). En pluraj kinejaj filmoj ŝi aktoris, kaj ekde la jaro 1997 kunlaboras kun la Keistuolių teatras. Ekde la jaro 1998 ŝi en la Vilna Universitato estas docento pri aktorado kaj fondis la teatran studion „Teatriukas“ ("teatreto"), kies anoj siavice regule kunlaboras en la ensemblo Keistuolių teatras.

Aktoraj aperoj[redakti | redakti fonton]

Teatre:

Kine:

  • Sužeista tyla, 1979, reĝisoro Algimantas Kundelis
  • Metai baigiasi saulėlydžiu, 1990, reĝisoro Sigitas Siudika

Televide:

  • Giminės ("Parencoj", serio, ekde 1993, reĝisoro Saulius Vosylius
  • Atžalos, serio, ekde 1998, reĝisoro Saulius Vosylius

Pri ŝi estas filmita la dokumenta filmo „Kambariai be durų“ ("ĉambroj sen pordoj"), kiun en 1997 reĝisoris Edmundas Zubavičius.

Notoj[redakti | redakti fonton]