Nikolai Gavriloviĉ Ĉerniŝevski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nikolai Gavriloviĉ Ĉerniŝevski
Nikolay Chernyshevsky2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1828 (1828-07-12)
en Saratov
Morto 17-an de oktobro 1889 (1889-10-17) (61-jara)
en Saratov
Mortokialo apopleksio
Tombo Voskresenskoye cemetery of Saratov
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Subskribo Nikolai Gavriloviĉ Ĉerniŝevski
Okupo
Okupo filozofoĵurnalisto • romanisto • verkisto • literaturkritikisto • ekonomikistoopiniĵurnalisto
Verkoj Kion faru?
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Nikolai Gavriloviĉ ĈERNIŜEVSKI, literumita ankaŭ Nikolay Gavrilovich Chernyshevsky kaj en rusa: Никола́й Гаври́лович Черныше́вский, IPA: [nʲɪkɐˈlaj ɡɐˈvrʲiləvʲit͡ɕ t͡ɕɪrnɨˈʂɛfskʲɪj] (24a de Julio [malnovstile 12a de Julio] 1828 – 17a de Oktobro 1889), estis rusa literatura kaj socia kritikisto, ĵurnalisto, romanisto, demokrata politikisto, kaj socialista filozofo, ofte identigita kiel utopia socialisto kaj grava teoriulo de rusa nihilismo. Li estis dominanta intelektula figuro de la revolucia demokrata movado de la 1860-aj jaroj en Rusio, spite la fakton ke li devis pasigi multon de sia posta vivo en ekzilo en Siberio, kaj estis poste tre alte laŭdita de Karl Marx, Georgi Pleĥanov, kaj Vladimir Lenin.

Li estis inspirita per la verkoj de Hegel, Ludwig Feuerbach kaj Charles Fourier kaj partikulare per la verkoj de Vissarion Belinskij kaj de Aleksander Herzen. Post gradiĝi en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato en 1850, li instruis literaturon en gimnazio en Saratov. El 1853 ĝis 1862, li loĝis en Sankt-Peterburgo, kaj iĝis ĉefredaktoro de la gazeto Sovremennik (“La nuntempulo”), en kiu li publikigis siajn ĉefajn literaturajn recenzojn kaj eseojn pri filozofio.

En 1862, li estis arestita kaj enfermita en la Petropaŭla fortikaĵo, kie li verkis sian faman romanon Chto délat'? ("Kion faru?"). Tiu romano estis inspiro por multaj postaj rusaj revoluciuloj, kiuj klopodis imiti la heroon de la romano Raĥmetov, kiu estis tute dediĉita al la revolucio, asketa en sia kutimaro kaj senkompate disciplinita, ĝis la punkto dormi sur lito je nadloj kaj manĝi nur krudan viandon por ekhavi forton por la Revolucio. Inter tiuj kiuj referencis la romanon estas Lenin, kiu verkis politikan broŝuron samnoman.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paperno, Irina, Chernyshevsky and the Age of Realism: A Study in the Semiotics of Behavior. Stanford: Stanford University Press, 1988.
  • Pereira, N.G.O., The Thought and Teachings of N.G. Černyševskij. The Hague: Mouton, 1975.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]