Nikolai Grube
Nikolai Grube | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Nikolai Grube | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1962 (62-jaraĝa) en Bonno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Hamburga universitato Bonna universitato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | antropologo universitata instruisto verkisto akademiulo arkeologo historiisto sciencisto vd | ||||
Laborkampo | Cifereca homscienco vd | ||||
Aktiva en | Bonno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nikolai GRUBE (Bonn, 1962[1]), estas germana epigrafiisto.[2] Grube studis en la Universitato de Hamburgo ekde 1982 kaj gradiĝis en 1985.[1] Lia doktoriga disertacio estis publikigita de la sama Universitato en 1990.[1]
Doktoriĝinta, Grube translokiĝis al la Universitato de Bonn.[3] Ekde tiam li dediĉis grandan parton de sia tempo al la deĉifrado de la majaa skribmaniero.[4]
Li estis profesoro de antropologio kaj historio de arto kaj en la Universitato de Teksaso, en Austin, kiel en la Universitato de Bonn.[5] En tiu lasta li kunlaboris ankaŭ en la Seminario de Etnologio.[1] Samtempe li plutenis akademian postenon en la Universitato de Hamburgo.[6]
Li laboris ankaŭ en variaj arkeologiaj projektoj en la majaa regiono de Mezameriko partikulare en kuŝejoj de Belizo kaj de Peteno en Gvatemalo krom en Caracol kaj en Yaxhá.[5] Li parolas la majaa lingvon kiun oni uzas aktuale en la Duoninsulo Jukatana.[6] Nikolai Grube kunlaboris kun Linda Schele en la prezentado de atelieroj de majaa skribo por parolantoj de majaa kiel gepatra lingvo, kaj en Meksiko kaj en Gvatemalo.[7]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Coe, Michael D. (1992, 1994). Breaking the Maya Code. London: Thames & Hudson. ISBN 0-14-023481-0. OCLC 31288285
- Houston, Stephen; Oswaldo Fernando Chinchilla Mazariegos kaj David Stuart (2001). The Decipherment of Ancient Maya Writing. University of Oklahoma Press. ISBN 9780806132044. OCLC 44133070.
- Interdisciplinary Latin America Center. «Board of Directors». Bonn, Germanio: Interdisciplinary Latin America Center at the University of Bonn. Arkivita el la originalo la 19an de julio 2011. Konsultita la 4an de Junio 2021.
- Martin, Simon; kaj Nikolai Grube (2000). Chronicle of the Maya Kings and Queens: Deciphering the Dynasties of the Ancient Maya. London and New York: Thames & Hudson. ISBN 0-500-05103-8. OCLC 47358325.
- Martin, Simon (22a de majo 1998). «Obituary: Linda Schele». The Independent. London: independent.co.uk. Konsultita la 4an de Junio 2021.