Nikolaj Krjuĉkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Krjuĉkov
Persona informo
Naskonomo Nyikolaj Afanaszjevics Krjucskov
Naskiĝo 24-an de decembro 1910 (1910-12-24)
en Moskvo
Morto 13-an de aprilo 1994 (1994-04-13) (83-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • SovetunioRusio
Familio
Edz(in)o Alla Parfanyak • Mariya Pastukhova
Okupo
Okupo aktoro
vdr
PM aperinta omaĝe al la 100-jara jubileo de la aktoro

Nikolaj Afanasieviĉ KRJUĈKOV (ruse Николай Афанасьевич Крючков) naskiĝis la 6-an de januaro n.s.1911 (la 24-an de decembro 1910 laŭ la Julia kalendaro) en Moskvo, kiam okazis la Kristnaska vespermanĝo, forpasis la 13-an de aprilo 1994 samurbe. Li estis eminenta rusa, sovetia aktoro, kiu famiĝis ĉefe kiel kinostelo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nikolaj Krjuĉkov (lia familia nomo estas derivaĵo de la rusa vorto "krjuĉok" = agrafo) naskiĝis en ordinara familio de gelaboristoj de Proĥora manufakturo en bela distrikto de Moskvo nomata Presnja. Nuntempe ĉi-loko nomiĝas Ruĝa Presnja, ĉar ĝi estis sangokovrita en 1905 dum okazinta ribelo tie. La patro Afanasij Krjuĉkov laboris kiel ŝarĝisto, la patrino Olimpiada Teodorovna estis teksistino. La familio loĝis en malvasta loĝejo de la manufaktura kazerno. La gepatroj havis sep gefilojn, sed elvivis nur Nikolaj, kvankam li naskiĝis kiel sepmonata abortulo.

En 1920 la patro mortis. Nikolaj tiam plu frekventis lernejon kaj post ĝia fino en 1925 li komencis studi profesion de ksilografisto en la naciigita Trimonta (eksa Proĥora) manufakturo. La metian lernejon li sekcese finis kaj ricevis plej altrangan ateston. Tiam li aĝis deksep jarojn kaj lia salajro estis grava subteno por la tuta familio.

Samtempe la junulo vizitis draman rondeton kaj iom post iom lia pasio al teatra arto superis la bazan profesion: Nikolaj decidis iĝi aktoro. Lia teatra debuto okazis en 1927 en spektaklo "1905 jaro", en kiu li ludis tri rolojn. Ekde 1928 ĝis 1933 Krjuĉkov rolis en Moskva Teatro de Laboranta Junularo kaj plu laboris en Trimonata manufakturo.

Kinokariero[redakti | redakti fonton]

En 1931 surscenajn sukcesojn de Krjuĉkov rimarkis fama reĝisoro Boris Barnet, kiu inventis tiun ludi rolon de ŝuisto Senjka Kadkin en sia sona filmo "Okraina" (Urborando). Ĝi aperis sur ekranoj en 1933 kaj havis grandan sukceson enlande. En Festivalo de Venecio en 1934 ĝi gajnis prestiĝan premion.

Dum 60 jaroj (1933 - 1993) Nikolaj Krjuĉkov rolis en 120 filmoj kaj ĉiam li estis tre amata aktoro. En kelkaj filmoj li rolis militistojn de ordinara soldato ĝis generalo. Lia emfaza, interesa ludado rezultigis grandan entuziasmon de sovetiaj batalistoj dum la Granda patriota milito (1941 - 1945) kaj do kontribuis por la venko. En 1952 li ludis submastron Taras Matveiĉ-on en la filmo Maksimĉjo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Nikolaj Krjuĉkov estis kvarfoje edzo.

  • - La unua edzino Maria Pastuĥova (1932 - 1945) rolis kune kun li en la filmo "Traktoristoj", kiam ŝi estis ankoraŭ studentino. Ili havis filon Boris.
  • - La dua edzino Alla Parfanjak (1947 - 1957) ankaŭ estis studentino dum kuna filmado de "Ĉiela malrapidema flugmaŝino". Ili havis filon Nikolaj.
  • - La tria edzino estis sportistino Zoja Koĉanovskaja (1958 - 1959), kiu pereis en aŭta kolizio.
  • - Kune kun la kvara edzino Lidia la aktoro travivis tridek du jarojn ĝismorte (1962 - 1994). Ŝi laboris kiel reĝisora asistantino de la filmo "La nilonaj retoj", kiam okazis ties unua rendevuo. En 1964 naskiĝis ilia filino Elvira.

Teatro[redakti | redakti fonton]

En 1958 la aktoro revenis la teatran scenejon, kie li preferis ludi la klasikajn rolojn en dramoj de Aleksandr N. Ostrovskij.

Gratifikoj[redakti | redakti fonton]

Nikolaj Krjuĉkov mortis la 13-an de aprilo 1994, kiam li aĝis okdek du jarojn. Lin oni sepultis en la moskva Novodeviĉje tombejo (la 10-a tereno).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]