Nikolaj Lejkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Lejkin
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1841 (1841-12-07)
en Sankt-Peterburgo
Morto 6-an de januaro 1906 (1906-01-06) (64-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Literatorskie mostki vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Moika, 38 vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistoredaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolai Aleksandroviĉ Lejkin (ruse Николай Александрович Лейкин; la 9-an de decembro 1841 — la 19-an de januaro 1906) estis rusa verkisto, artisto, dramaturgo, ĵurnalisto kaj publikigisto.

Li dediĉis sin ĉefe al satiro de la etoso de komercista kaj negocista medio, kiun li konis bone el sia propra familio.

De 1882 ĝis 1905, Lejkin estis la publikigisto kaj eldonisto de la humura gazeto Oskolki (Fragmentoj). En tiu gazeto komencis sian literaturan karieron Anton Ĉeĥov, kontribuinte per ĉirkaŭ 200 rakontoj al Oskolki inter 1882 kaj 1887.[1]

Al la sama gazeto kontribuis per bildoj ankaŭ Nikolai Ĉeĥov, la frato de Anton Ĉeĥov kaj gravaj verkistoj kiel Nikolaj Leskov.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Handbook of Russian Literature, Victor Terras, Yale University Press, 1990.
  2. Anton Chekhov: a Life, Donald Rayfield, Northwestern University Press, 1997.