Nikolaj Leskov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Leskov
Persona informo
Николай Леско́в
Naskiĝo 4-an de februaro 1831 (1831-02-04)
Morto 21-an de februaro 1895 (1895-02-21) (64-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis per astmo vd
Tombo Literatorskie mostki vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusio vd
Subskribo Nikolaj Leskov
Familio
Gefratoj Q12119510 vd
Profesio
Alia nomo М. Стебницкий vd
Okupo verkistoĵurnalisto • romanisto • dramaturgo • prozisto • publikigisto vd
Verkado
Verkoj Lady Macbeth of the Mtsensk District vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikolaj Semenoviĉ LESKOV (ruse Николай Семёнович Лесков; naskiĝis la 4-an[jul.]/ 16-an de februaro 1831[greg.] en vilaĝo Goroĥovo, Orlova gubernio, Rusia Imperio, mortis la 21-an de februaro[jul.]/ 5-an de marto 1895[greg.] en Sankt Peterburgo. Li estas elstara rusa verkisto, etnografo kaj bona spertulo pri la rusa vivmaniero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj liaj prauloj servis kiel prepostoj en vilaĝo Leska, kiu donis al ili familian nomon - Leskov. Patro Semen Dmitrieviĉ Leskov (1789-1848) sukcese finis teologian seminarion, sed ne ekvolis esti pastro kaj servis kiel ĵuriano en la kriminala ĉambro de Orjol urbo. Patrino Maria Petrovna (1813-1886) apartenis al loka nobela klano - Arefiev. La gepatroj havis entute sep gefilojn, el kiuj Nikolaj estis plej aĝa.

Ĝis 1839 Nikolaj loĝis kaj edukiĝis en vilaĝo Goroĥovo kune kun siaj multaj gekuzoj kaj avino. Inter ceteraj geinstruistoj estis germano kaj francino, kio estis raraĵo por ordinara bieno. Liaj pli altaj rezultoj en lernado okazigis envion kaj malkontenton de la parencoj, tial samjare li revenis al siaj gepatroj en Orjol.

En 1841 - 1846 li frekventis lokan gimnazion, kiun li ne sukcesis fini kun konvena atestilo. Ekde 1846 li servis kune kun la patro en la kriminala ĉambro de Orjol urbo kiel skribisto.

Post subita morto de la patro Nikolaj en 1848 translokiĝis al Kievo, kie servis lia onklo kiel profesoro de la loka Universitato. Tie li ekservis en tiea filio de la Ŝtata Financa Ĉambro kiel kontoristo. Ĝis 1856 daŭris lia kariero kaj tiam li eksiĝis en la alta 12-a rango - Registara sekretario.

Ekde 1857 li laboris kiel makleristo en negoca firmao, kiun estris Alexander Scott, edzo de lia onklino. Kelkjare Leskov vojaĝis tra la tuta Rusio por vendi varojn kaj samtempe observi kutiman vivon de la popolo.

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

En 1860 aperis lia unua publikigita artikolo, en kiun li enmetis polemikajn tiamajn problemojn de la lando. Pli ofte liaj verkoj estis eldonitaj en periodaĵoj de Sankt Peterburgo, en kiun li translokiĝis en 1861. Baldaŭ li iĝis fama publicisto kaj novelisto.

En 1862 - 1869 Leskov estis kunlaboranto de revuo "La Norda Abelo", kiu eldonis multajn liajn verkojn sub pseŭdonimo M.Stebnicki. Ankaŭ li tiam multe vojaĝis tra Eŭropo plenuminte komision de la redaktisto kaj tradukis en la rusan lingvon kelkajn verkojn de famaj tieaj verkistoj.

En 1875 Leskov elveturis eksterlanden por la dua fojo. Li estis tute seniluziiĝinta en siaj religiaj kredoj kaj post reveno li verkis kelkajn satirikajn rakontojn pri la klerikaro. Du jarojn poste lia romano "La Klerikaro" plaĉis al la imperiestrino Maria Aleksandrovna. Leskov tuj iĝis membro de la eduka fako en la Ministerio pri Registara Propraĵo.

En 1881 li verkis unu el siaj plej famaj libroj, "La historio de straba Maldekstrulo de Tula kaj la Ŝtala Pulo", en kiu rusa lertulo sukcesis subforĝi la ŝtalan pulon faritan en Anglio. Du jarojn poste li retiriĝis de registara servo.

En sia malfrua prozo, li kritikis la tutan rusan politikan sistemon. Tial li devis eldoni siajn verkojn en provincaj flugfolioj, ĵurnaloj kaj revuoj. Li ofte subskribis ilin per diversaj pseŭdonimoj, kvankam li ne havis iun permanentan.

Nikolaj Leskov mortis en St-Peterburgo post nova paroksismo de astmo, kiu turmentis lin dum la lastaj kvin jaroj de lia vivo. Li estas enterigita en la Volkovskoje tombejo.

Familio[redakti | redakti fonton]

En 1850 Leskov edziĝis al la filino de riĉa kieva komercisto. La geedziĝo estis tro rapida kaj ĝin ne aprobis multaj parencoj. Ties unua filo Mitja mortis frue kaj iliaj interrilatoj grave malvarmiĝis. En 1866 naskiĝis ties dua filo Andrej, kiu poste verkis biografion de sia patro.

lia tombo

Memoro[redakti | redakti fonton]

  • Ekde 1974 en Orjol urbo funkcias domo-muzeo de Nikolaj Leskov
  • En 1981 omaĝe al la 150-a datreveno de la verkisto oni establis lian monumenton samurbe
  • Tie ankaŭ funkcias Leskov lernejo
  • En Rusio kaj en multaj urboj de eksa Sovetunio estas stratoj portantaj lian nomon
  • 4741 Leskov asteroido malkovrita la 10-an de novembro 1985

"Katerina Izmajlova"[redakti | redakti fonton]

Opero "Katerina Izmajlova" estas unu el ĉefverkoj far Dmitrij Ŝostakoviĉ elstara soveta komponisto. Ĝi baziĝas sur novelo far Nikolaj Leskov Damo Makbeto de mcenska distrikto (ruse «Ле́ди Макбе́т Мце́нского уе́зда»).

Filmadaptoj de verkoj de Leskov[redakti | redakti fonton]

Ekzistas filmo de Andreo Vajdao baze de Damo Makbeto de mcenska distrikto titolita Siberia damo Makbeto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]