Nikolaj Rytjkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Rytjkov
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1913 (1913-12-03)
en Smolenska provinco
Morto 1-an de septembro 1973 (1973-09-01) (59-jaraĝa)
Mortokialo stomaka kancero
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto • teatra aktoro
vdr

Nikolaj RYTJKOV [ritkov] (naskiĝis la 3-an de decembro 1913 en Smolensk, Rusio, mortis la 1-an de septembro 1973 en Londono, pro stomaka kancero) estis profesia aktoro, anoncisto ĉe BBC kaj esperantisto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Aktoriĝinte ĉe la Akademio de Drama Arto "A. Lunaĉarskij" li estis aktoro de la Teatro Lenin-Komsomol en Moskvo ekde la jaro 1933. Kiel aktiva membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio(SEU) , li en 1938 estis deklarita, same kiel aliaj esperantistoj, aparteni al spiona organizaĵo kiu malprave estintus (SEU) kaj tial poste arestita kaj ekzilita al Siberio.

Li pasigis ok jarojn en la fifama sovetia koncentrejo Kolima. La ceteron de sia vivo li devis pasigi en la ekstrema nordo de Sovetio. Post la morto de la diktatoro Josif Stalin li ekde 1956 estis plene senkulpigita kaj liberigita.Reveninte al Moskvo li reaktoris en la Teatro Lenin-Komsomol kaj rolis en filmoj kaj ĉe la radio kaj televido en Sovetunio. Li perdis sian optimismon pri perspektivoj de Esperanto en Sovetunio kaj tial en 1965, post la fino de la Esperanto-konferenco en Vieno, li petis politikan azilon kaj pri kiu raportis ĉefaj gazetoj en okcidenta Eŭropo.

Fine li trovis laboron kiel parolisto kaj lingva redaktanto en la rusa sekcio de la brita radiostacio BBC, kiu ankaŭ elsendis liajn deklamojn de "En la Unua Rondo" kaj "Kancera Hospitalo" de Aleksandr Solĵenicin en la rusa kaj Esperanto (li mem tradukis la fragmentojn al Esperanto).

Li ankaŭ rolis en la teatraĵo Magnificence ("Gloro") en Royal Court Theatre en Londono.

Filmo[redakti | redakti fonton]

Li germanlingve ludis la rolon de Lenin en (okcident)germana la televida filmo "Intercivitana milito en Rusio" (germane: Bürgerkrieg in Russland, de.wikipedia).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Rytjkov eklernis Esperanton en la jaro 1926 ĉe Roman Nikoljskij. Esperanto estis ĉefa parto de lia vivo.

Ofte li deklamis dum kunvenoj de la moskvaj esperantistoj, antaŭ kiuj li unuafoje realigis sian revon: ludi la rolon de Lenin. Li ŝatis precipe deklami poemojn de Kalman Kalocsaj kaj Vladmir Majakovskij.

En 1963 Nikolaj Rytjkov debutis antaŭ la internacia Esperanto-publiko dum la 48-a Universala Kongreso en Sofio. Ekde la jaro 1965 li ofte recitadis en la Esperanto-Kongresoj en Eŭropo, lastfoje dum la 56-a Universala Kongreso en Londono. Li estis okupita pri produktado de radio-kurso pri Esperanto por elsendado fare de universitataj radio-stacioj, kiam morto pro kancero ĉesigis lian agadon[1].

Kiel kunaŭtoro li partoprenis en la preparado de la rusa-esperanta vortaro de Eŭgeno A. Bokarev.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • (eo) Elektitaj eroj. Deklamanto Nikolaj Rytjkov. [Teddington (GB)]: Group Five, [1971] Sonkasedo kaj gramofondisko 30cm. 33 t/m. Monofona . 18 poemoj kaj prozaĵoj de Rytjkov, Kalocsay, Shakespeare, Boulton, Auld, Kurzens, Gorki, R. Rossetti, Ito Saburo, kaj Solĵenicin, de div. tradukintoj, registritaj en la Londona Esperanto-Klubo kaj dum la 56a Universala Kongreso de Esperanto. Kun biografiaj notoj de Marjorie Boulton. Registris P. Schilperoord; redaktis Reto Rossetti.
  • (eo) Sub la signo de Liro kaj Verda Stelo, Memorlibro pri aktoro Nikolaj Rytjkov. Kompilis Maria Abolskaja, eld. Impeto, Moskvo, 1999, 48 paĝoj, fote ilustrita, ISBN 5-7161-0060-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Boris Kolker, Aktoro malliberigita, Monato, februaro 2001)