Nikolaus Geyrhalter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaus Geyrhalter
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1972 (1972-01-01) (52-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo ĉefkameraistofilmproduktorofilmreĝisoroscenaristo • filma scenaristo • filmmuntisto
vdr

Nikolaus GEYRHALTER (n. 1972) estas aŭstra kinfaristo. Li estis reĝisoro, produktoro, verkisto, kaj kinisto por nombraj dokumentaj filmoj. Li ricevis premiojn pro Das Jahr nach Dayton (1997), Pripyat (1999), Elsewhere (2001), kaj Our Daily Bread (2005).

Geyrhalter naskiĝis en Vieno, Aŭstrio, en 1972.[1] Li formis sian propran produktoran kompanion ankoraŭ 22jaraĝa. Lia unua dokumenta filmo estis la filmo de 1994 nome Washed Ashore (en germana: Angeschwemmt), pri la vivo ĉe Danubo. Li ankaŭ filmis Pripyat (1999), blankanigra rigardo al la loĝantoj kiuj loĝas ĉe la Ekskluda Zono de Ĉernobilo en Ukrainio. Elsewhere (2001) estis vetura diskurso pri dekduo da diversaj lokoj ĉirkaŭ la mondo, kaj Our Daily Bread (2005) esploris la mekanikan nutrindustrion. 7915 Km (2008) rigardas al la Ralio Parizo-Dakaro kaj la vivoj de kuristoj kaj lokanoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Nikolaus Geyrhalter". Film Index International. [1] Alirita la 18an de Septembro, 2012.
  2. Nelson, Rob (12a de Januaro, 2010). "Doc-Making Off the Map: Nikolaus Geyrhalter at Anthology". Village Voice. [2] Arkivigite je 2014-11-03 per la retarkivo Wayback Machine