Nina Pietuchowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nina Pietuchowska
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1950 (1950-11-10) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperantopolarusa
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato en Bjalistoko
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Nina Pietuchowska estas pola esperantistino. Naskiĝinte en la vilaĝo Ostaszewo, provinco Podlaĥio, ŝi diplomiĝis en la Bjalistoka filio de la Universitato de Varsovio pri fiziko kaj kemio, kaj poste laboris kiel instruistino de fiziko kaj kemio en lernejoj de Bjalistoko. Ŝi membriĝis en la Asocio de Polaj Instruistoj. Ŝi ankaŭ estas membro de la Polskie Towarzystwo Turystyczno-Krajoznawcze (PTTK, aŭ la pola turisma asocio) kaj de la Bjalistoka Asocio de Esperantistoj. Plurajn jarojn ŝi aktivis kiel kursestrino en la internacia lingvolerna renkontiĝo Somera Esperanto-Studado (SES) kie ŝi ankaŭ prelegas interalie pri pioniraj personoj el la historio de Esperanto kiel ekzemple Edward Sapir, Andreo Cseh, Jean Forge (verkista nomo de Jan Fethke)[1]. Nina Pietuchowska estas edziniĝinta kaj havas du infanojn[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nina Pietuchowska pri nekonataj esperantistoj, Radio Muzaiko, ka 23-an de aprilo 2018.
  2. (angla) Bjalistokaj Esperantistoj, Centrumzamenhofa.pl

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]