Nino Staffieri
| Nino Staffieri | |
|---|---|
MS-ro Staffieri, la 26-an de oktobro 2014 | |
| Persona informo | |
| Plumnomo | Nino Staffieri |
| Vera nomo | Bassano Staffieri |
| Dato de naskiĝo | 14-a de februaro 1931 |
| Naskiĝloko | Casalpusterlengo |
| Dato de morto | 31-a de julio 2018 [#] |
| Mortoloko | La Spezia [+] |
| Mortokialo | cerba sangado [+] |
| Aĝo | 94 |
| Okupoj kaj profesioj | |
| Okupo | episkopo |
| Geografio | |
| Ŝtato | Italio |
| Lingvoj | |
| Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
| Portalo pri Homoj | |
Nino Staffieri ([nino staffjeri] ; naskiĝis la 14-an de februaro 1931 en Casalpusterlengo, mortis la 31-an de julio 2018 en La Spezia; vera nomo Bassano Staffieri) estis itala episkopo
Li estis emerita episkopo de la diocezo La Spezia-Sarzana-Brugnato ekde la 1-a de marto 2008.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta la 14-an de februaro 1931 en Zorlesco, frakcio de la itala komunumo de Casalpusterlengo, sude de la provinco de Lodi, Nino Staffieri estis konsekrita pastro la 9-an de junio 1955.
En la 1980-aj jaroj, li estis ĝenerala vikario de la diocezo de Lodi kun episkopoj Magnani kaj Capuzzi.
Episkopo
[redakti | redakti fonton]La 9-an de septembro 1989 li estis konsekrita episkopo de Carpi, fare de kardinalo Ugo Poletti.
Li estis transigita la 10-an de julio 1999 al La Spezia-Sarzana-Brugnato, kie li restis dum ok jaroj kaj retiriĝis, atinginte aĝ-limon, la 6-an de decembro 2007.
Hodiaŭ, fariĝinte emerita episkopo, li estas vicprezidanto de la Episkopa konferenco de Ligurio.


