Nino de Kartvelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Nino de Kartvelio
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 296 (0296-01-01)
en Kapadocio
Morto 27-an de januaro 335 (0335-01-27) (39-jaraĝa)
en Bodbe Monastery
Religio ortodoksismo vd
Profesio
Okupo misiisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Nino (en la kartvela lingvo: წმინდა ნინო, en la greka lingvo Άγιη Νίνω), ankaŭ konata kiel NinóNinny (296338340), isoapostola (samrange kiel la apostoloj), ŝi predikis kaj enkondukis kristanismon en Kartvelio. Ŝi naskiĝis en la vilaĝo Kolastro (Καππαδοκία) en Kapadokio. Laŭ la tradicio ŝi estis nevino de Sankta Georgo.

Laŭ kelkaj fontoj, la sanktulino eble venis el JerusalemoRomio. Post la realigado de pluraj kurac-mirakloj, la reĝino Nana kristaniĝis kaj sekve la pagana reĝo Miriano la 3-a de Iberio, kiu post sinperdado en densa arbaro kaj ĉe la risko je forpaso trovis la savadon nur post la preĝado al la "Dio de Nina". Miriano deklaris la kristanismon kiel oficiala religio (ĉ. 327 p.K) kaj Nina daŭrigis la misiajn aktivecojn en la kartvela popolo ĝis ŝia forpaso en 335 .

Ŝia tombo ankoraŭ troviĝas en la monaĥejo Bodbe en Kaĥeti, en orienta Kartvelio. Sankta Nina estas unu el la gesanktuloj plej omaĝataj kaj venerataj de la Kartvela Eklezio.

Ŝia memortago estas la 14-a de januaro en Oriento kaj la 15-a de decembro en Okcidento.