Nippon Esperanto-Sya

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nippon Esperanto-Sya (japane probable 日本エスペラント舎, esperante "Japana Esperanto-Domo", estis privata entrepreno fondita de Chif Toshio en 1909 kun sidejo en Tokio, unuavice por daŭrigi la publikigon de la periodaĵo Japana Esperantisto, origine fondita en 1906. En 1919 ĝin transprenis aŭ refondis Osida Tokurô, daŭre kun sidejo en Tokio. Osida en 1920 komencis eldoni kaj importi Esperant-lingvajn librojn al Japanio, kiam neniu kuraĝis tion fari. Eldonis multajn utilajn lernolibrojn, ekz. Plena kurso de Esperanto de Chif. en 1920. Samtempe la entrepreno venigis al Japanio plurajn altrangajn eksterlandajn esperantistojn, kiuj precipe en altlernejaj kursoj instruis Esperanton kaj helpis al la nacia Esperanto-movado. Inter ili estis ekzemple Alphonse Mistler (unuafoje skribis pri E en J-ujo), Mac Kenzie, Gauntlett Edward (donis korespondan kurson de E), Edler el Vladivostok, Borisov Arkadio el Blagoveŝĉensk, Vonago el Vladivostok, Kostin el Ĥarbin, Agnes Baldwin Alexander, R. Hugo Dick sviso, Roscoe, Vaughan, Eroŝenko Vasilij, Kuznecov, Seriŝev, Gustav John Ramstedt, Kolomiec, Ĉernin, Scherer kaj József Major.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]