Nordorienta megalopolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nordorienta megalopolo laŭlonge de la nord orienta atlantika marbordo de Usono.
La ciellinio de megalopolaj urbejoj de la usona nordoriento
grandaj urboj de la megalopolo: de supre Bostono, Novjorko, Filadelfio, Baltimoro kaj Vaŝingtono

La Nordorienta megalopolo (ankaŭ Nordorienta Koridoro, Bostona-Vaŝingtona koridoro aŭ tute mallonge "BosVaŝ") estas la plej popolriĉa megalopolo situanta tute en Usono, kun pli ol 50 milionoj da loĝantoj. Temas pri la plej urbigita megalopolo en Usono kaj la megalopolo kun la plej granda ekonomia produktado de la mondo. Situante ĉefe sur la Atlantika Marbordo en Nordorienta Usono, kun ĝia pli malalta parto en la supra Sudorienta Usono, ĝi etendiĝas ĉefe de nordoriento al sudokcidento de la nordaj antaŭurboj de Bostono al la antaŭurboj de Vaŝingtono en norda Virginio. Ĝi inkludas la plej gravajn grandurbojn Bostonon, Providence, Hartford, New Haven, Novjorkon, Jersey City, Newark, Trenton, Filadelfio, Baltimoron, kaj Vaŝingtonon, kune kun iliaj metropolaj areoj kaj antaŭurboj. La teritorio estas foje difinita por inkludi pli malgrandajn urbajn aglomeraĵojn preter tio, kiel ekzemple Richmond kaj Norfolk, Virginio, en la sudo, Portland (Majno) en la nordo, kaj Harrisburg (Pensilvanio) en la okcidento.

La megalopolo etendiĝas en proksimume rekta linio laŭ sekcio de la usona aŭtovojo 1. En 2010, la regiono enhavis pli ol 50 milionojn da homoj, proksimume 17% de la usona loĝantaro sur malpli ol 2% de la ŝtata teritorio, kun loĝdenso de ĉirkaŭ 390 homoj je kvadrata kilometro, komparite kun la usona mezumo de 31 je kvadrata kilometroj. Projekcioj atendas ke la areo kreskos al 58.1 milionoj da homoj antaŭ 2025.

La franca geografiisto Jean Gottmann popularigis la esprimon en sia orientiga studo de la regiono el 1961, "Megalopolis: The Urbanized Northeastern Seaboard of the United States" (Megalopolo: La Urbigita Nordorienta Marbordo de Usono). Gottmann konkludis ke la grandurboj de la regiono, dum inter si dividitaj kaj sendependaj, estas unike ligitaj unu al la alia tra la interplektiĝo de siaj antaŭurbaj zonoj, akceptante kelkajn karakterizaĵojn de ununura, masiva grandurbo: megalopolo.