Nord-samea lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nordsamea lingvo)
Nord-samea lingvo
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Western Sami
Parolata en Norvegio, Svedio, Finnlando
Parolantoj 20 000
Skribo latina alfabeto, nordsamelingva brajlo, ortografio de nord-samea lingvo
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-Ugra
Finna-samea
Sameaj lingvoj
Nord-samea
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en nordaj partoj de Norvegio, Svedio kaj Finnlando.
Reguligita de Sámi Giellagáldu
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 se
  ISO 639-2 sme
  ISO 639-3 sme
  SIL LPR
  Glottolog nort2671
Angla nomo Northern Sami
Franca nomo same du Nord
vdr
Nord-samea estas numero 5 sur la mapo.

La Nord-samea lingvo estas samea lingvo el grupo de okcident-sameaj lingvoj, parolata en Norvegio, Svedio kaj Finnlando. La nord-samea estas la plej uzata el sameaj lingvoj kaj ĝin parolas 75-80% el ĉiuj sameparolantoj.

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

La nord-samea havis dum historio plurajn diversajn ortografiojn, plejparte laŭ landoj. En 1978 estis akceptata komuna ortografio por ĉiuj nord-sameoj.

La norda samea uzas la latinan alfabeton.

A a Á á B b C c Č č D d Đ đ E e F f G g
/ɑ/ /a/ /b/ /ts/ /tʃ/ /d/ /ð/ /e/ /f/ /ɡ/
H h I i J j K k L l M m N n Ŋ ŋ O o P p
/h/ /i/ /j/ /k/ /l/ /m/ /n/ /ŋ/ /o/ /p/
R r S s Š š T t Ŧ ŧ U u V v Z z Ž ž
/r/ /s/ /ʃ/ /t/ /θ/ /u/ /v/ /dz/ /dʒ/

Jen ekzemplo kiel unu el malnovaj kaj la nova ortografio malsimilas unu la alian:

1. Maanat leät poahtan skuvllai.

2. Mánát leat boahtán skuvllai.

(La infanoj devas veni al la lernejo.)

La unua estas laŭ ortografio uzata en Finnlando antaŭ 1978 kaj la dua estas la sama en la nova ortografio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]