Northrop Grumman B-2 Spirit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
B-2 Spirit
Tipo: Strategia kaŝbombaviadilo
Fabrikanto: Northrop (ĝis 1994)
Northrop Grumman
Unua flugo: 17-an de julio 1989
Enkonduko: 17-an de decembro 1993
en Usona Aerarmeo (USAF)
Produktkvanto: 21
vdr

La Northrop Grumman B-2 Spirit estas kaŝbombaviadilo de Northrop (poste iĝis Northrop Grumman).

La B-2 estis prilaborita kun prilaboroj de aliaj kaŝaviadiloj kiel Lockheed F-117 Nighthawk. Post la selekto de dezajno en 1981 kaj respekta prilaboro, La B-2 unue publikiĝis en 1988.

Post la malvarma milito, Produktado de B-2 haltiĝis en 1992, Nuntempe B-1 estas ĉefa bombaviadilo de Usona Aerarmeo, kune kun Boeing B-52 Stratofortress kaj Rockwell B-1 Lancer.

Historio[redakti | redakti fonton]

La koncepto de Kaŝaviadilo estis komencita en mezo de 1970-aj jaroj. En 1974 DARPA mendis informojn al usonaj aviadilfabrikantoj pri radara sekcio. Du kompanioj, Northrop kaj McDonnell Douglas estis selektita por prilabori kaŝaviadilon. Lockheed ankaŭ partoprenis en prilaboro, kio sukcese ellaboris skoltaviadilojn A-12 kaj SR-71 Blackbird. Surbaze de teknikoj de antaŭaj aviadiloj, Lockheed ellaboris "Have Blue" en aprilo 1976, kiu poste iĝis prototipo de Lockheed F-117 Nighthawk (F-117). Northrop ankaŭ ellaboris Tacit Blue en Areo 51, kiu estis teknologia demonstra aviadilo. Tra tiuj prilaboroj, fabrikantoj plidetaligis la akutalan kaŝaviadilon.

La tekinka progreso dum la prilaboraj programoj ebligis ellaboron de kaŝbombaviadilo. La prezidanto Jimmy Carter sciis pri prilaboro en 1977 kaj li decidis subteni tiun programon. La prilaboro de kaŝbombaviadilo iĝis ĉefa kialo por nuligo de B-1 projekto. La prezidanto subskribis la programon Progresinta Tekonologia Bombaviadilo (angle Advanced Technology Bomber, ATB) kaj ĝi estis komencita en 1979. La programo estis konkurita inter Northrop/Boeing kaj Lockheed/Rockwell teamo. La dezajno de Northrop/Boeing estis selektita la 20-an de oktobro 1981.[1]

Kontraste al F-117, kiu estis tuta negra projekto, La prilaboro de nova bombaviadilo estis konata en usona registaro. Por eviti publikiĝo, ĉiuj komponoj estis mendita tra antaŭaj kompanioj. La fabrikado progresiĝis en iama aŭtofabriko de Ford en Pico Rivera, Kalifornio. La B-2 unue publikiĝis la 22-an de novembro 1988. en la Usona Aerarmea Fabriko 42 en Palmdale, Kalifornio. La unua publika flugo de B-2 estis farita la 17-an de julio 1989 inter Fabriko 42 al Edwards Aerarmea Bazo.

Originale Usona Aerarmeo deziris 165 da aviadiloj, sed la alta produktkosto kaj fino de malvarma milito malkreskis la neceson de nova bombaviadilo. La usona prezidanto George H. W. Bush anoncis la haltigon de produktado dum la parolado pri la stato de la Unio. La administrado de Bill Clinton ordonis la konverton de prototipa aviadilo al aktuala bombaviadilo. En 1995 Northrop proponis 20 aviadilojn en la kosto 566 miliono da dolaroj, inkluzivas produktadan koston.[2] Sed produktado ne daŭrigis post la 1992.

La B-2 debutis en la Bombado de NATO sur Jugoslavio en 1999. Dum la bombado, B-2 detruis 33% da serbaj celoj. La 7-an de majo 1999 B-2 erare faligis kvin bombojn sur Ĉina ambasado, mortis tri ĉinajn ĵurnalistojn.[3] B-2 ankaŭ partoprenis en Iraka milito. En 2011, Tri da B-2 faligis bombojn sur la Libia aerbazo dum la Operaco Odyssey Dawn.[4]

Dezajno[redakti | redakti fonton]

La B-2 estas aviadilo kun "fluganta flugilo". Tio nomiĝas flugilo, kio havas unu flugilon anstataŭ la tradiciaj flugiloj: ĉefa flugilo kaj ailerono. Northrop havis teknikojn pri fluganta fugila aviadilo el prilaboro de XB-35 (prototipo de piŝtmotora bombaviadilo) kaj XB-49 (prototipo de jetmotora bombaviadilo). Por meti kondiciojn de prilaboro, Northrop uzis komputilsubtenantajn teknikojn (kiel CAD) kaj siaj teknologiojn.[5] La B-2 estas alte aŭtomata danke al komputila sistemo, eblas operacii longdistancan bombadon.

Armilaroj kaj Ekipaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa misio de B-2 antaŭ la fino de malvarma milito estas penetri kontraŭulan aerdefendon kun strategiaj armiloj kiel nuklea bombo.[6] Por tio B-2 kapablas ekipi B61 kaj B83 nukleaj bomboj. B-2 ankaŭ intencis uzi plibonigitan krozan misilon AGM-129 ACM. Antaŭ la dissolvo de Sovetunio, B-2 estis decidita por ekipi kapablecon de konvencia bombado. B-2 enkondukis GPS-Subtenintan Celigan Sistemon (GATS) kun APQ-181 sinteza-apertura radaro por mapi celojn antaŭ la deplojo de JDAM (angle Joint Direct Attack Munition (Komuna Direkta Ataka Municio)). La originala konfiguro de B-2 kapablis ekipi 16 GAM-oj aŭ JDAM-oj. Post la plibonigo en 2004, la maksimuma ekipebla kapableco pliatiĝis ĝis 80 municioj.[7] La B-2 kapablas ekipi 18,000kg (40,000lb) da armiloj.[8]

Fluga Kontrolo[redakti | redakti fonton]

La Fluga kontrolo de B-2 estas kontrolita de komputilo, kiu nomiĝas sistemo Fly-by-wire. La fluga komputilo ricevas informojn pri flugo, kalkulas informojn por kontroli aviadilon. La B-2 uzas pitoto-statikan teleron anstataŭ tradicia pitota tubo, kiu malkreskas kaŝkapablecon de aviadilo.[9]

Specifaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Diagramo de B-2
Diametroj
B-2 Bloko 30[8]
Longo 21.0m (69ft)
Alto 5.18m (17ft)
Enverguro 52.4m (172ft)
Maso
Maksimuma Ekfluga Maso
(MTOW)
170,600kg
(376,000lb)
Povumo
Transporta kapableco 18,000kg (40,000lb)
(maks.) ~23,000kg (~50,000lb)
Povejo Kvar General Electric GE-100
Nepostbruligaj turbofanmotoroj
Maksimuma rapido Maĥo 0.95
(900km/h, 487kn)
Kroza rapido Maĥo 0.85
(900km/h, 487kn)
Flugdistanco 11,000km
(6000nmi)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pace, Steve (1999), B-2 Spirit: The Most Capable War Machine on the Planet, Novjorko: McGraw-Hill, ISBN 0-07-134433-0 angle
  2. Eden, Paul. "Northrop Grumman B-2 Spirit". Encyclopedia of Modern Military Aircraft. Novjorko: Amber Books, 2004. ISBN 1-904687-84-9. angle
  3. Rip, Michael Russell; Hasik, James M. (2002), The Precision Revolution: Gps and the Future of Aerial Warfare. Annapolis, Marilando: Naval Institute Press, ISBN 1-5575-0973-5 angle
  4. Martin, David. Krizo en Libio: Usono bombigis aerbazojn de Kadafi. CBS News, 20-an de marto 2011 angle
  5. Boyne, Walter J. (2002), Air Warfare: an International Encyclopedia: A-L, Santa Barbara, Kalifornio: ABC-CLIO, ISBN 1-57607-345-9
  6. Tucker, Spencer C (2010), The Encyclopedia of Middle East Wars: The United States in the Persian Gulf, Afghanistan, and Iraq Conflicts, Volume 1. Santa Barbara, Kalifornio: ABC-CLIO, ISBN 1-8510-9947-6 angle
  7. Aerarmeaj programoj: B-2. Project On Government Oversight (POGO), 16-an de aprilo 2004. angle
  8. 8,0 8,1 B-2 Spirit Faktfolio, Usona Aerarmeo. angle
  9. Moir, Ian; Seabridge, Allan G. (2008). Aircraft Systems: Mechanical, Electrical and Avionics Subsystems Integration. Hoboken, Nov-Ĵerzejo: John Wiley & Sons, ISBN 0-4700-5996-6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]