Nothomyrmecia macrops

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Notomirmekienoj)
Head of worker dinosaur ant with large eyes and long mandibles
Detalo de kapo de laborformiko kun grandaj okuloj kaj makzeloj.
Male dinosaur ant with long, functional wings
Flugilhava masklo de N. macrops.

Nothomyrmecia, konata ankaŭ kiel dinosaŭra formiko aŭ mateniĝa formiko, estas rara genro (kaj eble subfamilio Notomirmekienoj, Nothomyrmeciinae) de formikoj kiu konsistas el unusola specio, nome 'Nothomyrmecia macrops'. Tiuj formikoj vivas en Suda Aŭstralio, nestas en arbaroj de malnovaj malioj kaj eŭkaliptoj. La tuta distribuado de Nothomyrmecia neniam estis difinita, kaj oni ne konas kiom disvastigita estas vere la specio; ties ebla teritorio povas esti pli ampleksa se ĝi favoras praarbarojn de malioj. Eblaj minacoj por ties survivado estas habitatodetruo kaj klimata ŝanĝo. Nothomyrmecia estas plej aktiva kiam malvarmas ĉar laborformikoj trafas malpli da konkurencantoj kaj predantoj kiel la ĉarpentoformikoj "Camponotus" kaj la ĉielarkaj formikoj "Iridomyrmex", kaj tio ankaŭ pliigas sian ĉassukceson. Tiel, la plialtigo de temperaturo povas malhelpi sian manĝeblon kaj tre malmultaj areoj restus taŭgaj por la vivo de tiuj formikoj. Kiel rezulto, la IUCN listigas tiujn formikojn kiel Draste endanĝerita.

Mezgranda formiko, Nothomyrmecia estas 9.7–11 mm longa. Laborformikoj estas unuformaj, montrante malmultan morfologian diferencigon unu de alia. Maturaj kolonioj estas tre malgrandaj, kun nur 50 al 100 individuoj en ĉiu nesto. Laborformikoj estas strikte noktuloj kaj solemaj manĝantoj, kiuj kolektas artropodajn predojn kaj dolĉajn substancojn kiel mielroso el kokkoideoj kaj aliaj hemipteroj. Ili fidas en sia vidkapabo por navigi kaj ne estas pruvoj kiu sugestas, ke la specio uzas kemiaĵon por komuniki dum manĝado, sed ili ja uzas kemiajn alarmosignalojn. Formikoreĝino pariĝas kun unu aŭ pliajn masklojn kaj, dun la kolonifondado, ŝi ĉasos por manĝi ĝis la ovaro demetita estu tute disvolvigita. Formikoreĝinoj estas unuvoltenaj (ili produktas ĝuste unu generacion de formikoj ĉiujare). Du formikoreĝinoj povas establi unu kolonion kune, sed nur unu el ili restos post la unua generacio de laborformikoj estas maturaj.

Nothomyrmecia estis por la unua fojo priskribita de la aŭstralia entomologo John S. Clark en 1934 el du specimenoj de laborformikoj. Tiuj estis laŭinforme kolektita en 1931 en la montaro Russell, interne el Israelite Bay en Okcidenta Aŭstralio. Post tiu dekomenca malkovro, la formiko ne estis vidita denove dum kvar jardekoj ĝis grupo de entomologoj remalkovris ĝin en 1977, je 1300 km for el la dekomenca informita loko. Kromnomita kiel la 'Sankta gralo' de mirmekologio, tiu formiko estis celo de granda scienca intereso post sia remalkovro, altirante sciencistojn el la tuta mondo.[1][2] En Poochera (la loko de la remalkovro), estas bildoj de la formikoj surstrate, kaj ĝi estas eble la nura urbo en la mondo kie estas formikobazita turismo. Kelkaj entomologoj sugestis rilaton kun fosilioj en sukceno de la Balta Eoceno de la genro Prionomyrmex baze sur morfologiaj similecoj, sed tiu interpreto ne estas amplekse akceptita de la entomologia komunumo. Pro sia korpostrukturo, Nothomyrmecia estas konsiderata la plej pleziomorfa vivanta formiko, nome 'vivanta fosilio', stimulante studojn pri ties morfologio, kutimaro, ekologio kaj kromosomoj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Taylor, R.W. (1978). "Nothomyrmecia macrops: a living-fossil ant rediscovered". Science. 201 (4360): 979–985. Bibcode:1978Sci...201..979T. doi:10.1126/science.201.4360.979. JSTOR 1746819. PMID 17743619.
  2. Wells, S.M.; Pyle, R.M.; Collins, N.M. (1983). The IUCN Invertebrate Red Data Book. Gland, Switzerland: International Union for Conservation of Nature and Natural Resources. p. 508. doi:10.5962/bhl.title.45441. OCLC 134558581.