Nova Biologia Nomenklaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) estas sistemo por nomi la speciojn kaj aliajn taksonojn de bestoj, plantoj k.a. laŭ alia maniero ol tiu de la tradiciaj nomenklaturoj [1] . Tiel difinis sian projekton la inicianto, Wim De Smet, flandra zoologo. Tiu projekto disvolviĝis proksimume inter 1970 kaj 2005 kongruante kun la ekzisto de apoga organizaĵo, la Asocio por la Enkonduko de Nova Biologio Nomenklaturo.

La sistemo konstruas nomojn per 57 [2] klare difinitaj reguloj kaj uzas terminojn el la lingvo Esperanto, kelkfoje "esperantecajn" terminojn. Tamen ne temas pri Esperanto-nomoj por bestoj kaj plantoj, sed pri tute nova [3] [4] scienca sistemo kiu devus ebligi racie nomi la taksonojn de la vivantaĵoj.

Ekde 1994 al ĉiu nomo ankaŭ kodo estas aldonita. Tiu ĉi plialtigas la eblecojn por perkomputila uzado de la sistemo.

Avantaĝoj

Laŭ la inicianto, la avantaĝoj de N.B.N. estas jenaj [5] :

  1. Aposteriora sistemo: N.B.N. ĉerpas el la spertoj de pli ol 200 jaroj da scienca nomfarado, konservas el ĝi la bonajn flankojn kaj evitas la malbonajn; N.B.N. krome ĉerpas el la nuntempaj vidpunktoj en biologio kaj el la amasa konado pri la specioj kaj pri taksonomio.
  2. Klare difinita sistemo: la reguloj estas klare konataj antaŭ ol la nomoj estas farataj.
  3. Garantiebla sistemo: la nomoj ne estas elpensaĵoj de unu persono, ĉar ili krome estas aprobataj fare de tri kompetentaj biologoj.
  4. Memorebla sistemo: la nomoj konsistas el normalaj vortoj (laŭ la kazo el unu, du aŭ tri vortoj).
  5. Regula sistemo: fiksaj finaĵoj por taksonoj de la sama taksonomia nivelo.
  6. Orientiga sistemo: ĉiu N.B.N.-nomo ligeblas al la nomo de la ordo al kiu la taksono apartenas (en la besta regno estas ĉirkaŭ 375 ordoj, el kiuj ĉirkaŭ 200 estas konendaj de kvalifita biologo, sed nur ĉirkaŭ 100 de ordinara biologo aŭ de intereshava naturesploranto; do, ekzistas memorigebla kvanto da terminoj).
  7. Unueca sistemo: samaj reguloj por la taksonoj de bestoj, plantoj, bakterioj k.a.
  8. Nepridiskutebla elparolmaniero, sekvanta komplete tiun de Esperanto.
  9. Limigo de la kvanto da uzataj vortoj pro ofta uzado de samaj vortoj (ekz.: familitipa, ordotipa...)
  10. Nova kaj racia elekto de tipoj por la taksonoj, prenante la plej bone konatajn speciojn.
  11. Nova perspektivo por muzeoj, se tiuj volas konservi ĉiujn N.B.N.-tipojn de iu(j) familio(j) aŭ de pli supera taksono.
  12. N.B.N.-nomo estas facile konebla en teksto: uzo de asteriskoj aŭ de N.B.N.-litergrupoj.
  13. Facila uzebleco per komputiloj (pro la limigo de la uzataj vortoj).

Specifaj konceptoj pri la N.B.N.-nomoj

Ĉiuj specioj de iu familio havas la saman unuan vorton en sia N.B.N.-nomo. Fakte tiu principo estas nur simpla apliko de tio kion Karolo Lineo siatempe faris, sed kun la diferenco ke tio, kion Lineo komprenis per la nocio genus (genro) en la nuntempa scienco estas komprenata per la nocio familia (familio) [6].

Referencoj

  1. De Smet 2005, p. 8
  2. De Smet 2005 p. 247-250
  3. De Smet 1991b, p.1
  4. Greuter, W. 2003 : Recent Developments in International Biological Nomenclature
  5. De Smet 1991b, p. 18-19
  6. De Smet 1991b, p.10

Bibliografio