Nova Societo de Artistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Nova Societo de Artistoj (origine hungare Képzőművészek Új Társasága, ofte mallonge KUT aŭ KÚT) estis moderna hungara artista grupo. Kiel la nomo prezentas, la membroj estis ne nur pentristoj, sed ankaŭ skulptistoj, arkitektoj kaj similaj artistoj. Ĝi funkciis inter 1924 kaj 1949.

Historio[redakti | redakti fonton]

La societo estis fondita en 1924 kiel posteulo de Okopo (artista grupo). La membroj estis fidelaj al la modernaj artaj tendencoj, iliaj stiloj komence sekvis la francajn kubismon kaj post-impresionismon, same la germanan ekspresionismon. La prezidantoj kaj aliaj estraranoj rotacie ŝanĝiĝis (kelkaj estas signitaj per (p) en la listo. La asocio eldonis revuon pro financaj problemoj nur en la jaroj 1926 kaj 1927.

La societo debutis en ekspozicio jam dekomence en 1924, poste ĉiujare eĉ en Arthalo Budapeŝto. Post 2 jaroj jam okazis ekspozicioj ankaŭ en Germanio, Pollando, Usono kaj Svislando. Membroj de la societo estis ĉ. 80 en la 1930-aj jaroj. Precipe en ekspozicioj la asocio ne estis rigida, alvenis ankaŭ aliaj pentristoj, la societanoj foje ekspoziciis en fremdaj ekspozicioj. Ekde 1927 la societo donacis premiojn al pentristoj. Estis mecenatoj, kiuj apogis la societon.

Membroj, ekspoziciantoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]