Vilmos Perlrott-Csaba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Perlrott-Csaba
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1880 (1880-02-02)
en Békéscsaba
Morto 23-an de januaro 1955 (1955-01-23) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Académie Julian
Familio
Edz(in)o Margit Gráber
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Vilmos Perlrott-Csaba [vilmoŝ perlrot-ĉaba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Perlrott-Csaba Vilmos estis hungara avangarda pentristo, grafikisto. Lia edzino estis Margit Gráber.

Vilmos Perlrott-Csaba
Foto pri pentristoj de Artkolonio de Nagybánya en ĉ. 1905, Vilmos Perlrott-Csaba staras maldekstre la 4-a

Vilmos Perlrott-Csaba [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1880 en Békéscsaba, li mortis la 23-an de januaro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Perlrott-Csaba devenis el juda familio. Li lernis komence en sia naskiĝurbo, ekde 1899 en Budapeŝto. Li konatiĝis en Abony en 1904 kun József Koszta, kiu gvidis la talentan junulon al Artkolonio de Nagybánya, kie li lernis de Béla Iványi-Grünwald. Lia debuta pentraĵo "Cigányok" (=ciganoj) portis stipendion al Parizo. Li plulernis en akademio Julian, poste li lernis 4 jarojn de Henri Matisse, sed li interesiĝis pri pentroartoj de Paul Cézanne kaj Paul Gauguin. Baldaŭ li revenis al la menciita artkolonio, sed en 1911 li studvojaĝis al Hispanio, kie li studis El Greco-n. En la 1910-aj jaroj li pentradis en Kecskemét, poste en Germanio kaj denove en Parizo. Ekde la malfruaj 1930-aj jaroj ĝis sia morto li pentradis en Szentendre.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruhaszárítás (1905)
  • Nagybányai utca (1907)
  • Önarckép modellel (1910-12)
  • Csendélet (1917)
  • Nagybánya (1925)
  • Szentendrei részlet (1935)
  • Szentendrei táj (1940)

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Békéscsaba (2015) [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]