Ponto SNP

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nova ponto (Bratislavo))
Ponto SNP kaj fone la nova kvartalaro Petržalka.

La Ponto SNP, en slovaka Most SNP,[1] "Ponto de la Slovaka Nacia Ribelo"), plej ofte referencita Most Slovenského národného povstaniaUFO Ponto, kaj Nový most ("nova ponto") el 1993 ĝis 2012, estas ŝosea ponto super Danubo en Bratislavo, ĉefurbo de Slovakio. Ĝi estas la plej longa ponto havanta nur unu pilieron kaj vojaron penditan de nur unu kablo.

La ponto SNP estas nesimetria kablo-pendanta ponto kun ĉefa longo de 303 m, kaj totala longo de 430.8 m, larĝo de 21 m, kaj pezo de 537 t. Ĝia ŝtalkonstruaĵo estas pendita el ŝtalkabloj, konektita al la flanko de Petržalka per du pilieroj. Estas kvar vojoj por motortrafiko en la supra nivelo kaj vojoj por bicikloj kaj piedirantoj en la malsupra nivelo. Ĝi estas membro de la Tutmonda Federacio de Grandaj Turoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde ties konstruado en 1972 la ponto estis nomita Most SNP ("Ponto de la Slovaka Nacia Ribelo"), kvankam surloke ĝi estis simple nomita la Nova Ponto, estante la dua ponto konstruita en la urbo super la rivero Danubo. En 1993, ties nomo estis oficiale ŝanĝita fare de la Bratislava Urba Konsilantaro al Nový Most ("Nova Ponto") kongrue kun la ĝenerala uzado. Tamen, aliaj tri pontoj estis konstruitaj ekde ties malfermo, kaj tial en 2012 la Urba Konsilantaro voĉdonis ŝanĝi la pontonomon reen al Most SNP. La ŝanĝo ekvalidiĝis la 29an de Aŭgusto 2012, 68a datreveno de la Slovaka nacia ribelo.[2]

Ponto SNP kaj fone la Malnova Urbo kun la Katedralo de Sankta Marteno kaj maldekstre la Bratislava burgo.

La ponto estis konstruita inter 1967 kaj 1972, dum iama Ĉeĥoslovakio, laŭ projekto administrita de A. Tesár, J. Lacko kaj I. Slameň.[3] Ĝi oficiale malfermiĝis la 26an de Aŭgusto, 1972. Grava parto de la Malnova Urbo ĉe la Bratislava burgo, kio inkludis preskaŭ la tuton de la juda kvartalo, estis detruita por krei la ŝoseon kiu kondukas al la ponto.[4] Aliflanke, la ponto plibonigis la konekton inter Petržalka kaj la cetero de la urbo. Partoj de la historiaj urbomuregoj estis elterigitaj dum la konstruado.

Ponto SNP en 77a SAT-kongreso.

En 2004 stilizita bildo de la fluganta subtaso estis simbolo de la 77-a SAT-Kongreso okazinta en Bratislavo samtempe kun la konferenco de ILEI.

Restoracio kaj rigardejo[redakti | redakti fonton]

Speciala alloĝaĵo estas la strukturo kun formo de fluganta subtaso pinte de la 84.6 m alta piliero, kiu estas hejmo de rigardejo kaj restoracio, kiu ekde 2005 estis nomita UFO (iam, Bystrica).

Tiu restoracio proponas kaj tradician slovakan kaj internacian kuirarton, priskribante ties kuirarton kiel "Mediterazia".[5] Ĝi ricevis la premion de Restoracio de la Jaro en 2011.[6]

Kaj la restoracio kaj la rigardejo proponas vidaĵojn al la panoramo de Bratislavo. Ili estas atingeblaj uzante liftojn en la orienta piliero, alirebla el la padoj por piedirantoj kaj por biciklantoj je la mala flanko de la ponto. Alirado al la liftoj normale kostis 7.40 Novembre 2017, sed tiu pago estas deduktebla el la fakturo de la restoracio.

La okcidenta piliero de la pontoturo estas hejmo de kontraŭincendia ŝtuparo kun 430 ŝtupoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]