Novi Bolman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novi Bolman
settlement in Croatia
Administrado
Poŝtkodo 31323 Bolman
Demografio
Loĝantaro 83  (2021) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 44′ N, 18° 32′ O (mapo)45.72518.54Koordinatoj: 45° 44′ N, 18° 32′ O (mapo) [+]
Areo 6,2 km² ( 620 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Novi Bolman (Kroatio)
Novi Bolman (Kroatio)
DEC
Novi Bolman
Novi Bolman
Situo de Novi Bolman

Map

vdr

Novi Bolman, hungare Újbolmány estas malgranda vilaĝo en Kroatio, en distrikto Osijek-Baranja, en municipo de Jagodnjak.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur ebenaĵo. Jagodnjak troviĝas 5, Beli Manastir 15, Osijek 29 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao alvenis diversaj popoloj, interalie serboj kaj germanoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Baranya (reĝa departemento), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1945 tio estis parto de Hungario (apartenanta al distrikto de Villány), ekde 1991 de Kroatio. En 1991 loĝis en Novi Bolman 215 da homoj, (serboj 163 (76 %), kroatoj 14 (7 %), hungaroj 12 (6 %) kaj aliaj).