Novo Brdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novo Brdo
municipality of Kosovo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 21° 24′ O (mapo)42.5666721.4Koordinatoj: 42° 34′ N, 21° 24′ O (mapo) [+]
Novo Brdo (Serbio)
Novo Brdo (Serbio)
DEC
Novo Brdo
Novo Brdo
Situo de Novo Brdo
Novo Brdo (Kosovo)
Novo Brdo (Kosovo)
DEC
Novo Brdo
Novo Brdo
Situo de Novo Brdo

Map

vdr

Novo Brdo (albane : Novobërdë, serbe cirile : Ново Брдо, turke : Nobırda) estas urbo kaj Loka administracio en orienta Kosovo en la teritorio de distrikto Pristina, situanta 20 kilometrojn sudoriente de la ĉefurbo de Kosovo, Priŝtino. Posedo de la urbo estas pridisputata inter la Respubliko de Kosovo, kiu deklaris sian sendependecon en 2008 kaj ricevis partan internacian rekonon, kaj Serbio, kiu ne rekonis la sendependecon de Kosovo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruinaĵoj de la fortikaĵo ĉe Novo Brdo
Emblemo

Dum la 14-a jarcento, la serba despoto Lazar konstruis citadelon sur la pinto de Monto Novo kaj setlejo formiĝis ĉirkaŭ ĝi. Poste, la urbo disvolviĝis kaj fariĝis unu el la plej riĉaj kaj evoluintaj urboj en Balkanio danke al la apudaj arĝentaj kaj oraj minejoj, kaj ĉe sia pinto loĝis tie 40 000 homoj. En 1455 la otomanoj konkeris la urbon kaj ili vastigis la citadelon kaj fortigis ĝiajn fortikaĵojn. [1] En 1689, dum la milito inter la Otomana Imperio kaj la Sankta Ligo (1683-1699), la urbo estis detruita, multaj el ĝiaj loĝantoj forlasis ĝin porĉiame kaj ĝia statuso iom post iom malkreskiĝis. Post la Unua Mondilito, la urbo estis inkludita en la teritorioj de la Regno de Jugoslavio. En aprilo 1941, nazia Germanio okupis Jugoslavion kaj post la milito Novo Brdo falis al la jugoslavoj. Inter 1963 kaj 1991, la urbo estis inkludita en la teritorio de la Pristina Loka Adminstracio, kaj post la disrompo de Jugoslavio, ĝi estis inkludita en la teritorioj de Serbio kaj ricevis la sendependan statuson de magistrato. En februaro 2008, Kosovo deklaris sian sendependecon kaj Novo Brdo estis inkludita en ĝia teritorio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Novo Brdo retejo balkansgeotourism, la 11an de junio 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo en Novo Brdo
  • Novo Brdo loka junularo kaj kampara turisma reto. Aranĝas gastdomoj por lito kaj matenmanĝo kaj manĝoj.