O'G3NE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
O'G3NE
O'G3NE de maldekstre dekstren: Amy, Shelley kaj Lisa
O'G3NE de maldekstre dekstren: Amy, Shelley kaj Lisa
Bazaj informoj
Deveno Nederlando Nord-Brabanto, Nederlando
Ĝenroj popmuziko
Profesio kantistinoj
Aktivaj jaroj 2007 - nuntempo
Eldoninto EMI
Retejo O'G3NE
Membroj

Lisa Vol
Amy Vol
Shelley Vol

vdr
O'G3NE dum spektaklo en 2015
O'G3NE dum la Eŭrovido-Kantokonkurso 2017

O'G3NE [o ĝIn], antaŭe konata per la artistnomo Lisa, Amy kaj Shelley, estas nederlanda knabina kantgrupo konsistante el la tri fratinoj Lisa, Amy kaj Shelley Vol. Je la 19-a de decembro 2014 ili gajnis en la kvina sezono de La voĉo de Holando. Antaŭ tio ili reprezentis Nederlandon je la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2007. Ili estas la ununura grupo kiu gajnis en La Voĉo. Ili reprezentas Nederlandon je la Eŭrovido-Kantokonkurso 2017 en Kievo, Ukrainio per la kanto Lights and shadows (Lumoj kaj Ombroj).

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo O'G3NE (IPA: [əʊ ʤiːn], prononco: o ĝIn) laŭ ilia retejo havas la jenan signifon: "O’ = estas la sangogrupo de ilia patrino, G3ne = la genoj kiu interligas ilin."[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La fratinoj naskiĝis en Dordrecht (Nederlando): Lisa Roxanne je la 21-a de junio 1994 kaj la ĝemeloj Amy Talitha kaj Shelley Celine je la 18-a de oktobro 1995.[2] Ili elkreskis en Fijnaart (Nord-Brabanto). Dum feriado ili kantis kiel infanoj jam plurvoĉe la baladon Hold on de Wilson Phillips.[3] Sed la partopreno je la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2007 estis la starto de ilia muzika kariero.[4] Iliaj gepatroj en la komenco helpis per la verkado de la kantoj (patro Rick) kaj la disvolviĝo de koreografioj (patrino Isolde).[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. O'G3NE - Biografio, og3ne.com. konsultita la 13-an de majo 2017
  2. Kan O'G3NE wel rekenen?! // Vriendenboekje, Qmusic (2-an de majo 2017)
  3. OG3NE: 'We zongen lights and shadows' als allereerste voor onze zieke moeder', Trouw (7-an de majo 2017)
  4. Fijnaartse zusjes winnen Junior Songfestival, Omroep Brabant (6-an de oktobro 2007)
  5. TV Show Arkivigite je 2017-10-09 per la retarkivo Wayback Machine, AVROTROS (7-a de majo 2017)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Duonfinalo Kievo 2017