O5 (rezistadmovado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Signo de la rezistadmovadanoj sur la muro de la Katedralo Sankta Stefano en Vieno

O5 estas la nomo mallongiga de la plej konata kaj plej grava aŭstria rezistadmovado kontraŭ la Naziismo en la post Anschluss jure ne ekzistanta Respubliko Aŭstrio. La ĉifro 5 simbolas la kvinan literon de la alfabeto; kune kun la litero O ĝi estu mallongigo por OEsterreich, la germanlingva nomo de Aŭstrio. Ĝi estiĝis nur post kiam diversaj movadoj de diversaj politikaj flankoj malkovritis fare de la ŝtataj aŭtoritatoj. La anoj ekbatalis komune por restarigo de memstara Aŭstrio sen rigardi politikajn diferencojn aŭ ideologiojn.

Super ĉiuj partioj[redakti | redakti fonton]

La instigo pri fondo venis de burĝaj-konservemaj homoj, inter kiuj nomiĝu ekz. Fritz Molden (li peris kontaktojn kun la uestaj Aliancanoj kaj Allen Welsh Dulles, oficialulo deĵoranta en Berno), Hans Sidonius Becker, Willi Thurn und Taxis kaj la posta ambasadoro Emanuel Treu. Inter la socialdemokratoj menciindas la posta ŝtatprezidanto Adolf Schärf: li reenrigardante konfesis ke ja mankis politikaj profesiuloj inter la rezistadmovadanoj.

Inter ĉiuj rezistadantoj de Nazia Germanio la O5-anoj havis tre okulfrapajn kaj nepridiskuteblajn poraŭstriajn viddpunktojn estante kontraŭ ne malmultaj samideanoj en Germanlando, kiuj favorus - post forigo de nazia reĝimo - malŝanĝon de landlimoj (do ne restarigon de memstara Austrio). Tuj post la fino de la Dua mondmilito la Aŭstra Komunista Partio antaŭenpuŝis surplatformigon politikan de la rezistintoj. Ili en 1944/45 estis havinta kunvenon en la palaco Palais Auersperg, kion memorigas al oni tabulo tie muntita. Sed kaj Aŭstria Popola Partio kaj Socialdemokratia Partio de Aŭstrio malŝatis superpartiajn kunligojn preferante la rekonstruon de propraj politikaj strukturoj. Pro tio la sovetaj okupantoj en Vieno ĉesigis la laboro de la O5-grupo ankoraŭ en printempo 1945 kaj eĉ esplore pridemandis diversajn aktivulojn.

Raoul Bumballa, estro de la grupa komisio Siebenerausschuß kaj kvazaŭ ties porparolanto, iĝis en la 27.4.1945 reprezentanto de O5 ene de la provizora registaro de Karl Renner laŭ propono de la konservativistoj. Sed li ankoraŭ en 1945 forlasis la konservativistan ŝirmon. Post la balotado de la 20.12.1945 kaj la kanceliereciĝo de Leopold Figl la grupo O5 ne plu oficialis politike.

Kunlaboro kaj simbolo[redakti | redakti fonton]

Kunlaboro ja estis kun aliaj ĉeloj de aŭstra rezistado, antaŭ ĉio kun grupo ĉirkaŭ majoro Carl Szokoll kaj samideanoj tirolaj. Komence mankis organizo bona - unueca estis do nur komuna nomo. La stranga ĉifrado O5 videblis sur pluraj konstruĵoj en Vieno en kaj Innsbruck. En la filmo The Third Man (1949) montratas O5-signo sur muro de kanalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo O5 en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]