Obrovac
Obrovac, serbe Обровац, germane Obrowatz aŭ Oberndorf, hungare Boróc estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Baĉka Palanka.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Alto super marnivelo: 82 m
- Areo: 30 km²
- Loĝantaro: 3170
- Poŝtkodo: 21423
- Telefonprefikso: 21
- Aŭtokodo: NS
Situo
[redakti | redakti fonton]Obrovac situas sur ebenaĵo laŭ traira flankovojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Alvenintoj el Dalmatio fondis la vilaĝon en 1308. Post la turka erao germanoj kaj serboj alvenis tien. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Boróc 2930 homoj (1843 germanoj (63%)). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Post la 2-a mondmilito la germanoj depoeriĝis. En 2002 loĝis en Obrovac 3177 homoj, (serboj 2870 (90%), ciganoj 133, hungaroj 27, jugoslavianoj 20, kroatoj 19, slovakoj 8 kaj aliaj).