Ocotea usambarensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ocotea usambarensis estas specio de "Ocotea" (familio Laŭracoj, Lauraceae), indiĝena de Orienta Afriko en Kenjo, Tanzanio kaj surloke en Ugando, kie ĝi estas sur 1600–2600 m de altitudo en altaj montaraj nub- kaj pluv-arbaroj.

Ĝi estas granda ĉiamverda arbo kiu kreskas ĝis 35 m (escepte ĝis 45 m) alte, kun rapida kresko (ĝis 2 m jare) kiam juna. La folioj estas opozitaj (foje alternaj je rapid-kreskaj tigoj), elipsaj al ovoformaj, 4–16 cm longaj kaj 2.5–9 cm larĝaj, malhelverdaj supre, palaj sube, kun tuta marĝena kaj akuminata apekso. La foliaro havas distingan aromon de kamforo. La floroj estas nerimarkindaj, verdec-flavaj; la frukto estas malgranda drupo 1 cm longa.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas grava arbo por konstruligno, valora pro la rezistemo de sia ligno al malsanoj pro fungoj.