Oddino Morgari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto el gazet-eltranĉo, 1904

Oddino Morgari (Torino, la 16-an de Novembro 1865Sanremo, la 24-an de Novembro 1944) estis itala socialisma politikisto kaj ĵurnalisto favora al Esperanto.

La plej juna filo de la pentristo Paolo Emilio Morgari (1815-1882), li estis sinsekve elektita deputito ĉe la Itala Parlamento en la periodo 1897-1930.

Li tre interesiĝis pri Esperanto komence de la 1910-aj jaroj kaj verkis priesperantajn artikolojn en la socialisma gazeto Avanti!. En oficiala vojaĝo al Japanio por esplori la kultivadon de silkraŭpoj kaj la fabrikadon de pajlo-ĉapeloj, li utiligis la servojn de lokaj esperantistoj. En 1915, li vizitis la sidejon de UEA en Ĝenevo por observi la dummilitan servadon de la Centra Oficejo en la perado de informoj pri civiluloj kaj tiam li havis kontakton kun Hodler.[1]

Li nomis Esperanton la plej internacia inter la internaciaj kaj tio estis titolo de broŝuro[2] kun liaj opinioj pri Esperanto eldoniĝis en 1921.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "La più internazionale delle internazionali" nel pensiero dell'on. Oddino Morgari, Gian Carlo Fighiera, L'Esperanto 1951-10,60
  2. La più internazionale delle internazionali, Oddino Morgari kaj Giacomo Meazzini, 42 pp., eld. A. Paolet 1921