Ogdo Aksjonova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ogdo Aksjonova
Ogdo Aksjonova
Ogdo Aksjonova
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de februaro 1936(nun 1936-02-08)
en Boganida, Tajmira Nacia Distrikto, RSFSR, Sovetunio
Morto 14-a de februaro 1995 (59 jaroj)
en Dudinka, Tajmira Aŭtonoma Distrikto, Rusio
Nacieco dolganino
Lingvoj Dolgan vd
Ŝtataneco SovetunioRusio Rusio
Profesio
Okupo dolgana poetino, unua profesia verkistino en la dolgana lingvo
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ogdo Aksjonova (nomo laŭ rusia pasporto: Jevdokija Jegorovna; dolgane: Огдуо Аксёнова, Ogdŭo Aksjonova, ruse: Огдо Аксёнова, Ogdo AksjonovaЕвдокия Егоровна Аксёнова, Jevdokija Jegorovna Aksjonova: naskiĝis je la 8-a de februaro 1936 en Boganida, mortis je la 14-a de februaro 1995 en Dudinka, Tajmira (Dolgan-Nena) Aŭtonoma Distrikto, Rusio) estis dolgana poetino. Ŝi estis la unua profesia verkistino en la dolgana lingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ogdo Aksjonova komencis skribi poemojn kiam ŝi ankoraŭ studis en lernejo. Ŝi ricevis sian unuan premion el la gazeto "Sovetia Tajmiro" (ruse: Советский Таймыр, Sovetskij Tajmír) por sia rakonto "Pavel Ĉuprin".

Ŝi unue eklaboris profesie en Popigaj kiel "kulturlaboristino". Oni premiis ŝin je la ordeno "Honorsigno" en 1967. Unuaj poemoj de Ogdo estis publikitaj en 1969 en la gazeto "Poluscirkla Pravda" (ruse: Заполярная Правда, Zapolarnaja Pravda, por la gazeto la poemojn tradukis Valerij Kravec). Tuj post la publikado de tiuj verkoj oni sugestis al Ogdo publikigi ilin ankaŭ en la ĵurnalo "Laboristino" (ruse: Работница, Rabotnica).

Post tio la verkistino pensis ke ŝi skribu siajn poemojn kaj rakontojn (fabelojn) en sia denaska lingvo. La jakutaj tipografistoj promesis helpi al ŝi pri la tiparoj kiuj bone reflektus la specialaĵojn de la dolgana lingvo. La unua dolganlingva libro de Ogdo Aksjonova (fakte ankaŭ unua dolganlingva libro de la mondo) estis eldonita en 1973 sub la nomo Baraksan.

La verkistino ankaŭ publikigis la duan dolganlingvan libron nome La dolganaj kantoj. Ŝi skribis ĝin surbaze de la dolganaj naciaj kantoj kaj legendoj. La komponisto Leonid Maslennikov el Krasnojarsk skribis la muzikon de tiuj kantoj per notoj.

En 1977 Ogdo Aksjonova ekstudis literaturon en Moskvo (en la Moskvaj Supraj Literatur-Kursoj). Iom pli frue ŝi konatiĝis kun la verkistoj Valentin Berestov kaj Leonid Jaĥnin. L. Jaĥnin tradukis multajn fabelojn kaj poemojn de Ogdo ruslingven. Iliaj tradukoj estis publikigitaj en la libro por infanoj nome "Kamemoro" (ruse: Морошка, Moroŝka) en la moskva eldonejo "Etulo" (ruse: Малыш, Maliŝ)

Dum la studado en Moskvo Ogdo atentigis ke ankoraŭ mankas la standarda dolgana alfabeto. En la marto de 1978 ŝi skribis al sia bona amiko kaj unua tradukisto Valerij Kravec ke ŝi volas uzi 5 jakutajn kaj 2 kazaĥajn literojn por la alfabeto. La unua projekto de la dolgana aboco, ĉefe subtenita de novosibirskaj filologoj, estis preta jam en 1978.

Oni oficie akceptis la standardan dolganan alfabeton surbaze de la projekto de Ogdo en 1979. Unu jaron poste oni eksperimente instruis la dolganan lingvon en unu lernejo en Dudinka, uzante tiun alfabeton. En 1983 oni presis la kvaran varianton de tiu abocolibro en Krasnojarsk, ĝin uzis jam 6 lernejoj de la Tajmira Aŭtonoma Distrikto.

Tamen la kreadon de la dolgana alfabeto ne subtenis la Administrejo de popoledukado de Krasnojarska regiono. La tieaj oficistoj insistis ke al la dolganoj sufiĉas nur koni la rusan lingvon. Nur en 1990 la eldonejo Klerigo (ruse: Просвещение, Prosveŝĉénije) presis la sepan version de la abocolibro de Ogdo. Tiu versio finfine estis oficiale akceptita.

Dum la 1980-aj jaroj Ogdo kontroladis la enhavon de la unua Akademia vortaro de la dolgana lingvo. La vortaro enhavis pli ol 20 mil vortoj. Ŝi ankaŭ mem skribis la dolganan vortaron por elementa lernejo (proksimume 4 mil vortoj) Krom tio ŝi reokupiĝis pri la dolgana ritpoezio kaj laboris en la nacia sekcio de la distrikta radio.

Ogdo Aksjonova mortis nokte je la 14-a de februaro 1995.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ogdo Aksjonova, Beselee bukvalar ("Ĝojaj literoj") Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine, infanlibro pri dolgana alfabeto (dolgane kaj ruse)