Okcidenta bronznuka kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta bronznuka kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Okcidenta bronznuka kolombo Columba iriditorques
Cassin, 1856
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okcidenta bronznuka kolombo (Columba iriditorques) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, parto de la subgenro Turturoena, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo en Okcidenta Afriko.

Mezgranda birdo, ĝi havas palan, larĝan vostofinan bendon kiu estas tre rimarkinda dum surteriĝo. Ĝi estas trovebla en multaj malsekaj landoj de Afriko. La Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj klasigas ĝin kiel Malplej Zorgiga specio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis por la unua fojo priskribita en 1856 fare de la usona ornitologo John Cassin. Ĝi estas fcje konsiderata samspecifa (apartenanta al la sama specio) kun la Orienta bronznuka kolombo (Columba delegorguei) kaj la Santomea bronznuka kolombo (Columba malherbii), kaj la tri specioj estas foje metitaj en la subgenro Turturoena.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri bruneca kolombo kun griza kapo kaj plej rimarkinde tre bronzkolora arkomakulo subnuka, fakte inter nuko kaj dorso, kio estas grava trajto kiu diferencigas tiun specion de la tre proksima Orienta bronznuka kolombo, kiu havas saman elementon tute blanka. La kruroj estas ruĝecaj kaj la beko griza.

Mezgranda birdo, tiu kolombo estas ĉirkaŭ 25 cm longa.[1] Ĝi havas palan, larĝan vostofinan bendon kiu estas tre rimarkinda dum surteriĝo.[2] La maskla plenkreskulo pezas ĉirkaŭ 130 g,[1] kaj havas malhelan bluecgrizan kapon, kaj malhelajn vineckolorajn ventron kaj bruston.[2] La ina plenkreskulo pezas ĉirkaŭ 122 g,[1] kaj havas cinamom-ruĝecbrunan kronon, kaj grizecbrunajn subajn partojn.[2]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas disvastigita tra la Afrikaj tropikaj pluvarbaroj el Sieraleono norde ĝis Angolo sude, kaj ĉefe en la Golfo de Gvineo al Kongo.

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1988, la Okcidenta bronznuka kolombo estis klasita kiel specio Malplej Zorgiga en la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, ĉar ĝi havas grandan teritorion, kaj ĉar ties populacio estas stabila kaj ŝajne ne malpliiĝis je 30% en dek jaroj aŭ tri generacioj. Kvankam la populacigrando ne estis mezurita, oni supozas, ke ĝi estas pli granda ol la sojlo postulita por havigi la rangon de Vundebla specio. Ne estas pruvo de ajna populacimalpliiĝo en la specio, aŭ de grava minaco.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Western Bronze-naped Pigeon (Columba iriditorques). Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions (2016). Arkivita el la originalo je 2017-07-12. Alirita 2017-09-15.
  2. 2,0 2,1 2,2 Stevenson, Terry. (2004) Birds of East Africa: Kenya, Tanzania, Uganda, Rwanda, Burundi (angle). A&C Black, p. 166. ISBN 9780713673470.
  3. BirdLife International (2012). "Columba iriditorques". IUCN Red List of Threatened Species. 2012. Alirita la 1an de Februaro 2021.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
  • Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Éditions Prin, Ingré, 551 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]