Okcidentsahara Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidentsaharaj soldatoj en 1983.

La Okcidentsahara Milito (arabe حرب الصحراء الغربية, france Guerre du Sahara occidental, hispane Guerra del Sahara Occidental) estis armita lukto inter la Sahara indiĝena Fronto Polisario kaj Maroko inter 1975 kaj 1991, kiu iĝis la plej grava fazo de la Okcidentsahara konflikto. Tiu konflikto apeis post la retiriĝo de Hispanio el la Hispana Saharo laŭ la Madridaj Interkonsentoj (subskribitaj sub la premo de la nomita Verda Marŝo), per kiu oni transdonis administran kontrolon de la teritorio al Maroko kaj al Maŭritanio, sed ne la suvereneco. Fine de 1975, la maroka registaro organizis la Verdan Marŝon kun ĉirkaŭ 350,000 marokaj civitanoj, protektitaj de ĉirkaŭ 20,000 trupoj, kiuj eniris en Okcidenta Saharo, invadante ĝin kaj establante marokan eston.[1] Kvankam dekomence estis malmulto da rezistado fare de POLISARIO, Maroko poste devis fronti longan periodon de geriloj fare de la Saharaj naciistoj. Dum la fino de la 1970-aj jaroj, la Fronto Polisario, dezirante establi sendependan ŝtaton en la teritorio, sukcese luktis kaj kontraŭ Maŭritanio kaj kontraŭ Maroko. En 1979, Maŭritanio retitriĝis el la konflikto post subskribi pactraktaton kun la POLISARIO. La milito pluis en malalta intenseco laŭlonge de la 1980-aj jaroj, kvankam Maroko faris kelkajn klopodojn por finigi ĝin en 1989–1991. Interkonsento por batalpaŭzo estis finfine atingita inter la Fronto Polisario kaj Maroko en Septembro 1991. Kelkaj fontoj metas la finan mortokalkulon inter 10,000 kaj 20,000 personoj.[2] Krome tre polemika kaj kritikata agado estis la persekutado de civiluloj fuĝantaj al Alĝerio fare de la marokaj trupoj tuj post la Verda Marŝo.

Tiu konflikto ŝanĝis el milita al civila rezistado. Pacprocezo, klopodante solvi la konflikton, produktis ioman solvon por la Saharaj rifuĝintoj kaj teritoria interkonsento inter Maroko kaj la Sahara Respubliko. Nuntempe plej el la teritorio de Okcidenta Saharo estas sub Maroka kontrolo, dum la internaj partoj (multe malpli riĉaj) estas regataj de la Araba Demokratia Sahara Respubliko, administraciata de la Fronto Polisario.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2017-10-27 per la retarkivo Wayback Machine A brief history of the Western Saharan people's struggle for freedom de Margarita Windisch, 23a de Decembro, 2008; alirita la 23an de Decembro, 2016.
  2. EKSKLUZIVNO ZA LUPIGU: Podupiremo mirno rješenje, ali zadržavamo mogućnost da i silom oslobodimo našu zemlju Lupiga.com, 2a de Marto 2013 kroate

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hodges, Tony (1983), Western Sahara: The Roots of a Desert War, Lawrence Hill Books (ISBN 0-88208-152-7)
  • Jensen, Erik (2005), Western Sahara: Anatomy of a Stalemate, International Peace Studies (ISBN 1-58826-305-3)
  • Mercer, John (1976), Spanish Sahara, George Allen & Unwid Ltd (ISBN 0-04-966013-6)
  • Norris, H.T. (1986), The Arab Conquest of the Western Sahara, Longman Publishing Group (ISBN 0-582-75643-X)
  • Pazzanita, Anthony G. and Hodge, Tony (1994), Historical Dictionary of Western Sahara, Scarecrow Press (ISBN 0-8108-2661-5)
  • Shelley, Toby (2004), Endgame in the Western Sahara: What Future for Africa's Last Colony?, Zed Books (ISBN 1-84277-341-0)
  • Thobhani, Akbarali (2002), Western Sahara Since 1975 Under Moroccan Administration: Social, Economic, and Political Transformation, Edwin Mellen Press (ISBN 0-7734-7173-1)
  • Thompson, Virginia kaj Adloff, Richard (1980), The Western Saharans. Background to Conflict, Barnes & Noble Books (ISBN 0-389-20148-0)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]