Olavo la 1-a (Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Olaf Tryggvason)
Olavo la 1-a de Norvegio
Olav Tryggvesson
Reĝo de Norvegio
Regado 995–1000
Persona informo
Olav Tryggvason
Naskiĝo 968
en Norvegio
Morto 9-an de septembro 1000 (1000-09-09)
en Battle of Svolder
Mortis per mortis en batalo vd
Lingvoj malnovnordlanda vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Familio
Dinastio Dinastio de Harald Belhara vd
Patro Tryggve Olafsson vd
Patrino Astrid Eiriksdatter vd
Gefratoj Astrid Tryggvesdatter vd
Edz(in)o Geira • Tyra of Denmark • Gudrun Skjeggesdatter vd
Infanoj Tryggvi the Pretender vd
Profesio
Okupo batalanto • monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olavo la 1-a Tryggvesson (naskiĝinta en 968, mortinta la 9-an de septembro 1000) estis reĝo de Norvegio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de Tryggve Olavsson kaj pranepo de Harald Hårfagr havis neregulitan vivon post la murdo de la patro kiu estis estinta subreĝo norvegia. Li elmigris kune kun la patrino. En Anglio li konvertiĝis je kristanismo kaj militiris ŝipe en 995 hejmen. Tie li agnoskitis kiel reĝo post la mortigo de Håkon Sigurdsson. Li ege apogis kristanigon konstruigante la unuan kirkon kaj fondante la setlejon Nidaros (Trondheim). Al li oni atribuas la unuan kulturan genocidon, kaj ŝajne li ligis la Seiðr -praktikantoj de la antikva nordia religio- en la "skerry" -malgrandaj rokoj antaŭ la norvega marbordo- dum la supreniro de la tajdo por ke ili sufokiĝu lante.

Reveninte el kampanjo al Wenden (Pomerio) li venkitis fare de la malamikaj reĝoj Sven Forkbarba (Danio) kaj Olaf (Svedio). Kuraĝe defendante sin li finfine ĵetis sin je la maro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 20, kio legeblas tie ĉi interrete.