Olavo la 1-a (Norvegio)
Olavo la 1-a de NorvegioOlav Tryggvesson | ||
---|---|---|
Reĝo de Norvegio | ||
Regado | 995–1000 | |
Persona informo | ||
Olav Tryggvason | ||
Naskiĝo | 968 en Norvegio | |
Morto | 9-an de septembro 1000 en Battle of Svolder | |
Mortis per | Mortis en batalo vd | |
Lingvoj | malnovnordlanda vd | |
Ŝtataneco | Norvegio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Dinastio de Harald Belhara vd | |
Patro | Tryggve Olafsson (en) vd | |
Patrino | Astrid Eiriksdatter (en) vd | |
Gefratoj | Astrid Tryggvesdatter (en) vd | |
Edz(in)o | Geira (en) Tyra de Danio Gudrun Skjeggesdatter (en) vd | |
Infanoj | Tryggvi the Pretender (en) ( ) vd | |
Profesio | ||
Okupo | batalanto monarko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Olavo la 1-a Tryggvesson (naskiĝinta en 968, mortinta la 9-an de septembro 1000) estis reĝo de Norvegio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filo de Tryggve Olavsson kaj pranepo de Harald Hårfagr havis neregulitan vivon post la murdo de la patro kiu estis estinta subreĝo norvegia. Li elmigris kune kun la patrino. En Anglio li konvertiĝis je kristanismo kaj militiris ŝipe en 995 hejmen. Tie li agnoskitis kiel reĝo post la mortigo de Håkon Sigurdsson. Li ege apogis kristanigon konstruigante la unuan kirkon kaj fondante la setlejon Nidaros (Trondheim). Al li oni atribuas la unuan kulturan genocidon, kaj ŝajne li ligis la Seiðr -praktikantoj de la antikva nordia religio- en la "skerry" -malgrandaj rokoj antaŭ la norvega marbordo- dum la supreniro de la tajdo por ke ili sufokiĝu lante.
Reveninte el kampanjo al Wenden (Pomerio) li venkitis fare de la malamikaj reĝoj Sven Forkbarba (Danio) kaj Olaf (Svedio). Kuraĝe defendante sin li finfine ĵetis sin je la maro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 20, kio legeblas tie ĉi interrete.