Olba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44479
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 279  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 8′ N, 0° 38′ U (mapo)40.1325782-0.62502319999999Koordinatoj: 40° 8′ N, 0° 38′ U (mapo) [+]
Alto 659 m [+]
Areo 20,986572 km² ( 209 8.6 572 ha) [+]
Olba (Provinco Teruelo)
Olba (Provinco Teruelo)
DEC
Olba
Olba
Situo de Olba
Olba (Hispanio)
Olba (Hispanio)
DEC
Olba
Olba
Situo de Olba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olba [+]
vdr

Olba [OLba] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudorienta komarko Gúdar-Javalambre, kies komarka ĉefurbo estas Mora de Rubielos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La panoramo.

Ĝi estas je 46 aŭ 59 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri sudaj, tiu plej orienta nome N-234 kun A-23 Autovía Mudéjar venas el sudoriento kune kun fervojo. Laŭ tiu La Puebla de Valverde estas la plej proksima municipo al la ĉefurbo, kaj de tie ĝi komunikas al Sarrión kaj Albentosa. De tie la ŝoseo A-1515 venas al Rubielos de Mora kaj de tie sudoriente al Fuentes de Rubielos kaj suden al Olba, dum orienten al Cortes de Arenoso en la provinco Kasteljono.

La municipa teritorio etendiĝas ĉe la montaro kaj la loĝloko mem staras je 659 m super marnivelo borde de la rivero Mijares, proksime de la Akvorezervejo Arenoso-Montanejos de la provinco Kasteljono. Ĝi limas norde kun la municipaj teritorioj de Mora de Rubielos, Rubielos de Mora kaj Fuentes de Rubielos, oriente kun Puebla de Arenoso (provinco Kasteljono) kaj sude kaj okcidente kun San Agustín. Estas dise multaj kampardomoj kaj domaroj nome Los Lucas, Los Ibáñez Bajos, Tosca, Ramones, Pertegaces, Villanuevas, Giles, Casa Bolea, Casucho, Artiga, Ibáñez Altos, Hoya Ramos, Tarragones, Tarrasones, Moya, Villagrasas, Peñablanca, Barranco del Lobo... inter aliaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis aligita al la Regno Valencia laŭ Furs de 1261, kun aliaj municipoj de la nuna provinco Teruelo. Poste ĝi formis parton de la senjorlando de Mora. En venontaj jarcentoj, Olba kreskiĝis tre malrapide: kaj la preĝejo kaj la urbodomo datas de la 17-a jarcento, sed la preĝejo ne finkonstruiĝis ĝis la 19-a jarcento. En 1803 Karolo la 4-a ordonis la konstruadon de la ponto super la rivero Mijares.

En la 19-a kaj 20-a jarcentoj oni konstruis plej parton de la nunaj kvartaloj aŭ domaroj dise tra la valo, koincide kun prospero de agrikulturo kaj de loĝantaro: preskaŭ 2000 personojn fine de la 19-a jarcento. Komence de la 20-a jarcento venis industrioj al Olba, ĉar oni profitis la energion de la riveroj: lanfabriko, hidroelektraj centraloj...

En la 1920-aj jaroj, spite konstruadon de ŝoseo Olba-Stacio (Venta del Aire) en 1921, ekis dekadenco kaj elmigrado. Dum la Hispana Enlanda Milito oni detruis la ponton, oni damaĝis la preĝejon kaj venis sufero. La postmilito malplibonigis la situacion kaj la elmigrado senhomigis la lokon. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj en la loko malgrandiĝis la loĝantaron al malpli ol 200 personoj kaj oni fermis la bazlernejon de Villanuevas. Tamen, en la du lastaj jardekoj, la loĝantaro stabiliĝis.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Olba oni malaltiĝis ĝis nunaj 264 loĝantoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, urbodomo, tri ermitejoj, la ponto, restaĵoj de farunmuelejo kaj de paperfabriko, tomboŝtono en muro de la preĝejo, naturaj lokoj, ĉerivera arbaro kun lutroj, pinaroj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ibáñez González, Javier (kunord.) (2009). Las Hoces del Mijares y los Caminos del Agua. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-0-5.
  • Ibáñez González, Javier & Casabona Sebastián, José F. (2013). Castillos, murallas y torres. La arquitectura fortificada de la Comarca de Gúdar-Javalambre. Qualcina. Arqueología, Cultura y Patrimonio. ISBN 978-84-937190-5-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]