Oldřich (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldřich
Reganto de Bohemio
Persona informo
Oldřich
Naskiĝo 1-an de januaro 970 (0970-01-01)
en Ĉeĥio
Morto 11-an de novembro 1034 (1034-11-11) (64-jaraĝa)
en Prago
Tombo St. George's Basilica vd
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Boleslao la 2-a de Bohemio vd
Patrino Emma of Mělník vd
Gefratoj JaromírBoleslao la 3-a de Bohemio • Václav Přemyslovec vd
Edz(in)o Juta vd
Amkunulo Božena vd
Infanoj Břetislav la 1-a vd
Profesio
Okupo monarko vd
Duko de Bohemio
Dum 1012-1033,1034
Antaŭulo Jaromír
Sekvanto Břetislav
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
"Oldřich kaj Božena" de ĉeĥa pentristo František Ženíšek

Oldřich (Udalriko) (naskiĝdato nekonata, mortis la 9-an de novembro 1034) estis ĉeĥa princo (10121033, mallonge 1034) el dinastio Přemyslidoj. Li estis filo de Boleslao la 2-a kaj lia edzino Emma, la plej juna frato de Boleslav la 3-a kaj Jaromír. La nomo de lia unua edzino ne estas konata, la dua estis Božena.

  • 1001 li fuĝis kune kun Jaromír kaj ilia patrino antaŭ terora regado de Boleslav la 3-a, post la morto de princo Vladivoj li revenis por mallonga tempo en Bohemion, baldaŭ li tamen devis denove fuĝi antaŭ la pola princo Boleslao la 1-a la Brava.
  • 1004 Nur aŭtune li povis reveni, kiam kun subteno de imperiestro Henriko la 2-a estis elpelitaj poloj. La reganta princo iĝis Jaromír. Al la dinastio Přemyslidoj tiam minacis formortiĝo – Boleslav la 3-a estis karcerigita en Pollando, Jaromír kiel kastrito ne povis helpi kaj ankaŭ Oldřich kun sia unua edzino ne havis gefilojn. Tiam onidire Oldřich revenante el ĉasado ekvidis belan virinon lavanta tolaĵon ĉe akvofonto kaj ekflamis per tia amo, ke li edziĝis al ŝi, la malnovan edzecon tamen ne eksiginte. El la nova kuniĝo naskiĝis filo Břetislav kaj dank´ al tio la gento saviĝis.
  • 1012 Printempe Oldřich detronigis sian fraton, gvidante kontraŭ li ribelon. Jaromír estis karcerigita kaj Oldřich akceptis Bohemion kiel feŭdon de Henriko la 2-a.

Oldřich montriĝis dura kaj energia reganto.

  • 1014 li neniigis opozicion kaj subtenantojn de Jaromír.
  • 1015 Malsukcesis provo konkeri Moravion
  • 1017 li sukcesis venki militiron de Boleslao la 1-a en Bohemion
  • 1031 Oldřich poparte konkeris la tutan Moravion de Pollando. Lian administron li transdonis al sia filo Břetislav. Lia peno akiri ankaŭ parton de okcidenta Slovakio malsukcesis pro nekonsento de la germana reĝo.
  • 1032 estis fondita la monaĥejo Sázava. Ties unua abato iĝis ermito Prokop. En la monaĥejo oni aplikis slavan liturgion, daŭrigantan la kulturon de Granda Moravio.

En eksterlanda politiko Oldřich aliancis al la romia regno kaj ties reĝoj Henriko la 2-a kaj poste Konrado la 2-a . Ankaŭ de la dua li akceptis sian landon kiel feŭdon. Li firme subtenis la regnon en bataloj kontraŭ poloj kaj hungaroj. Malgraŭ tio Oldřich multflanke kondukis pli sendepende, ol povis plaĉi al la romigermanaj regnestroj. Komence de la tridekaj jaroj la rilatoj al la regno grave damaĝiĝis, dum detronigita pola princo Mieszko la 2-a Lambert trovis azilon en Bohemio kaj Oldřich rifuzis helpi al la imperiestro ataki Pollandon.

  • 1033 La imperiestro Konrado la 2-a venigis Oldřich-on al si, akuzis lin pri insidoj, detronigis lin kaj karcerigis. Princo iĝis denove Jaromír.
  • 1034 Jam printempe la imperiestro liberigis Oldřich-on kaj redonis al li la regadon, kondiĉe ke Jaromír ricevos propran teritorion kaj Břetislav Moravion. Oldřich tamen kaptis kaj blindigis sian fraton, Břetislav prefere fuĝis antaŭ sia kolera patro eksterlanden. Jam aŭtune riĉe festenante Oldřich subite mortis. Trian fojon la blinda kaj kastrita Jaromír estis elektita princo, sed li rifuzis la honoron kaj transdonis la regadon al sia nevo Břetislav la 1-a .

Fontoj[redakti | redakti fonton]

• interreta enciklopedio KDO BYL KDO v našich dějinách do roku 1918