Olivdorsa arbarnajtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olivdorsa arbarnajtingalo
Olivdorsa arbarnajtingalo
Olivdorsa arbarnajtingalo
Ino en mano
Ino en mano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Stiphrornis
Specio: S. pyrrholaemus'
Stiphrornis pyrrholaemus
(Schmidt, 2008)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Olivdorsa arbarnajtingalo (Stiphrornis pyrrholaemus) estas malgranda specio de birdo troviĝanta en la Komplekso Gamba de sudokcidenta Gabono. Ĝi estis priskribita en 2008. Kiel ĉiu membro de la genro Stiphrornis, ĝi povus esti konsiderata subspecio de Stiphrornis erythrothorax. La Olivdorsa arbarnajtingalo povus esti separata el aliaj specioj de la genro pro la kombino de olivbrunaj supraj partoj, briloranĝaj gorĝo kaj brusto kaj kremflava ventro. Inoj estas ĝenerale pli senkoloraj ol la maskloj.[1] Ĝi ne estis pritaksita de IUCN, sed estis priskribita kiel surloke komuna.[1]

Kvankam tiu specio estis ĵuse priskribita, oni kolektis junulon la 11an de novembro de 1953 en Ĉibanga, Gabono. La specimeno estis deponita en la Muséum national d'Histoire naturelle en Parizo. Ties identeco estis konfirmita per komparo de DNAs.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉiu taksono ene de la genro Stiphrornis estis konsiderata parto de ununura specio, S. erythrothorax, ĝis 1999, kiam oni asertis, baze sur la koncepto de filogenetikaj specioj, ke ĉiu ĝistiame agnoskitaj taksonoj estu konsiderata monotipa specio.[2] Tiu disigo ne estis sekvata en la Handbook of the Birds of the World, kie ĝi estis priskribita kiel "eble trofrua".[3]

Kompare la Taksonomia Laborgrupo de BirdLife (kaj sekve IUCN) rekomendis ne sekvi la disigon, car la diferencoj en plumaro estas relative malgranda, la genetika ekzemplaro estas konsiderata nekompleta, kaj pruvo de interreproduktiĝo aŭ de parapatrio mankas.[4] Alia specio el tiu komplekso de specioj, nome S. pyrrholaemus, estis priskribita kiel nova specio en 2008. Baze sur analizoj de DNA, ĝi estis lokita ene de S. erythrothorax (sensu lato), kaj sekve estas nur specio (pli ol subspecio de S. erythrothorax) se oni sekvas almenaŭ kelkajn el la taksonomioj rekomenditaj en 1999.[5] La genetika diverĝo inter S. pyrrholaemus kaj aliaj membroj de la genro estas komparebla kun tiu inter kelkaj aliaj tre rilataj specioj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 desc
  2. Beresford, P. & Cracraft, J. (1999). Speciation in African forest robins (Stiphrornis): species limits, phylogenetic relationships, and molecular biogeography. American Museum Novitates 3270: 1–22. PDF available. Arkivigite je 2007-06-12 per la retarkivo Wayback Machine
  3. HBW
  4. BirdLife International (2006). Stiphrornis erythrothorax. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 27 September 2008. Malplej zorgiga.
  5. 5,0 5,1 Schmidt, B., Foster, J., Angehr, G., Durrant, K., & Fleischer, R. (2008): A new species of African Forest Robin from Gabon (Passeriformes: Muscicapidae: Stiphrornis). Zootaxa 1850: 27–42. PDF disponebla.