Oliver Hassencamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliver Hassencamp
Persona informo
Oliver Hassencamp
Naskiĝo 10-a de majo 1921
en Rastatt
Morto 31-a de marto 1988
en Waging am See
Mortis per aŭtomobila akcidento vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Schule Schloss Salem vd
Profesio
Okupo aktoroscenaristoverkisto • filmaktoro • kabaredisto • reĝisoro vd
Aktiva dum 1949– vd
Verkado
Verkoj Burg Schreckenstein vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oliver HASSENCAMP (naskiĝis la 10-an de majo 1921 en Rastatt; mortis la 31-an de marto 1988 en Waging am See) estis germana kaberedisto, aktoro kaj verkisto de junulara literaturo kaj de romanoj. Aparte sukcesa iĝis lia serio de porjunularaj libroj pri fikcia internulejo Burg Schreckenstein.

Vivo[redakti | redakti fonton]

la internulejo kastelo Salem

Oliver Hassencamp ĝis la finekzameno abituro kiel lernejano vizitis la elitan internulejon Schule Schloss Salem. Jam tiam montreblis liaj talentoj. Li surscenigis memverkitajn teatraĵojn, verkis poemojn kaj fondis sukcesan ĵaz-muzikgrupon, nomatan King Olivers Rhythm Band, ludis saksofonon, klarneton kaj akordeonon. Komence de la dua mondmilito li kiel 18-jarulo estis devigita soldatiĝi kaj grave vundiĝis.

En 1945 li komencis studi en la munkena universitato, tiam prenis lecionojn pri aktorado, ricevis malgrandajn aktorajneolojn en urba teatro kaj iĝis asista reĝisoro. Pro sia kapablos interprete prezenti satirajn tekstojn, li iĝis membro de la kabaredo Die Schaubude. Kun la reĝisorino Trude Kolman kaj kun Erich Kästner li en 1950 fondis la politikan kabaredon Die Kleine Freiheit. En 1956 li estis inter la fondo membroj de la munkena kabaredo Münchner Lach- und Schießgesellschaft ("societo de rido kaj pafo de ŝercoj"). La nomon li proponis kiel paragramo de la termino Wach- und Schließgesellschaft ("societo de gardado kaj ŝlosado").

Post verkado de scenaroj por televidaj filmoj li decidiĝis de nun nur verki literature. En 1959 publikiĝis lia unua romano Bekenntnisse eines möblierten Herrn, kiu vendiĝis sukcesie kaj ankaŭ televide filmiĝis. Sekvis pliaj romanoj, televidaj scenaroj, teatraĵoj kaj la scenaro de opero.

Aparte sukcesa iĝis lia serio de porjunularaj libroj pri fikcia internulejo Burg Schreckenstein. El la serio publikiĝis 27 volumoj, tradukitaj al la angla, ĉina, hispana, nederlanda kaj taja.

Pro sia milita vundiĝo li povis nur malfacile paŝi, kaj kompense ĝis pasia biciklisto. Koresponde li ankaŭ verkis scenarojn por televidaj filmoj pri la biciklistaj konkursoj Giro d’Italia kaj Tour de France.

Ekde la jaro 1967 li estis edzo de la verkistino kaj reĝisorino Eva Hassencamp kaj vivis en Munkeno kaj en la regiono Chiemgau. Per akcidento, pro kiu li ne kulpis, li mortis en 1988 proksime de Waging am See en aĝo de 66 jaroj.