Olof Pettersson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Olof Pettersson
Personaj informoj
Naskiĝo 28-an de februaro 1978
en Stokholmo
Nacieco sveda
v  d  r
Information icon.svg

Olof Pettersson estas sveda esperantisto, kiu loĝas en Stokholmo. Li esperantiĝis fine de la 1990-oj kiam li partoprenis komencantajn kursojn ĉe la Esperanto-Klubo de Stokholmo. 2006 kaj 2007 li re-aktiviĝis per partoprenado en du mallongaj distanckursoj por Esperanto-komencantoj ĉe la Universitato de Umeå en norda Svedio, kaj 2007–2008 li studis kurson pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe la Universitato de Stokholmo. 2012 li gajnis stipendion de UEA por partopreni Internacian Someran Terminologian Trejnadon (angle: International Terminology Summer School) dum semajno en Vieno, Aŭstrio[1] kaj post tio iĝis kunlaboranto de Terminologia Esperanto-Centro (TEC)[2].

En 2007 li estis elektita kiel estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj iĝis vicprezidanto 2010–2016. Ekde 2008 li estas kunredaktisto de La Espero. Dum la Sveda Esperanto-Kongreso 2016 en Gdansko, Pollando, li estis elektita prezidanto de SEF.

Referencoj[redakti | redakti fonton]