Saltu al enhavo

Onigiri

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Onigiri

Onigiri (お握り) estas spicitaj japanaj triangulaj rizbuletoj. Ili ofte estas volvitaj en nori-folio.

Ekzistas onigiri kun fiŝaĵo, viando, legomoj, peklitaj umeoj, ktp.

Onigiri estas tipa japana sandviĉo por, ekzemple, pikniko. Oni povas aĉeti ilin en stacidomoj, superbazaroj, ktp. sed multaj japanoj preparas ilin hejme. Kelkaj vendejoj, onigiri-ya vendas manfaritajn onigiri-ojn.

  • Cilindra aŭ bula formo ekzistas en Onigirioj
  • Onigirio estas ofte nomata "OMUSUBI""MUSUBI"
  • Rostita Onigirio ekzistas kaj nomiĝas JAKIONIGIRI
JAKIONIGIRI
(rostita onigirio)

noto:
"nigiri/nigiru" signifas "ekpreni" en japana lingvo.

En fikcia lingvo Juliamo (kiu estas fakte Esperanto) en japana vidromana videoludo Kotonoha Amrilato onigiri estas nomata rizbulo(j) kaj restoracio kun onigiri estas nomata rizbulejo.