Onio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oni vestita kiel pilgrimulo. Tokugawa periodo, inko kaj koloro sur papero. 59.2 cm x 22.1 cm
Masko figuranta onion

La onio (鬼) , en la japana folkloro estas giganta demona ulo, similanta ogron. Lia haŭto estas ajn-kolora, sed pli ofte blua aŭ ruĝa, li havas du kornojn sur la kapo, ungegojn kaj kaninegojn, iam iuj havas tri okulojn. Li estas vestita de zontuko el tigra haŭto kaj armita per ferkapa madzo (japane nomata kanabō (金棒?). Ili havis famon de forkapti junajn knabinojn.

Iuj onioj loĝas en nuboj. Ili similas la terajn oniojn sed havas nur unu kornon. Ili kapablas estri la veteron

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto verŝajne venus de la lego on'jomi "on" de la kanĵio 隠 : sin kaŝi, onioj estis origine nevideblaj spiritoj (ĉine, 鬼 = fantomo) estigante katastrofojn, malsanojn kaj aliajn malplaĉantajn aĵojn, aŭ preni diversajn formojn por trompi (kaj formanĝi) homojn.

Antropomorfismo[redakti | redakti fonton]

Statuo de ruĝa onio svinganta sia kanabō.

Pro influo de budhismaj estaĵoj, tiel kiel la Rakŝasoj, la onioj iĝis ulojn similajn al ogroj.

Alia kialo de la nuna bildo de la onioj esta la malboneca direkto nord-oriento, tiel nomata kimon (鬼門: "demona pordo"), de kiu venas la demonoj. Tiu direkto nomiĝas ankaŭ : uŝitora (丑寅: "Bovo Tigro") laŭ bestoj de la Ĉina zodiako indikante tiun direkton. Onioj kun bovaj kornoj kaj tigraj kaninegoj iĝis videblan simbolon de tiu direkto.

Ofte, la temploj estas konstruitaj front'al tiu direkto, kaj la japanaj konstruaĵoj havas "L"-formaj elsteraĵoj en nord-oriento por forpeli la oniojn.

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

En iuj vilaĝoj, estas ceremonioj por forpeli la oniojn, ĉefe en komenco de printempo. Dum la Secubun, ceremonianoj jetas sojfabojn, kriante "Oni wa soto! Fuku wa uchi!" ("鬼は外!福は内?"), "Demonoj foriru, ĝojo venu!"). Statuoj de simioj protektas kontraŭ la onioj, ĉar "saru", la japana vorto por "simio", estas homofono de la vorto por "foriri".

Pli freŝdate, onioj aspektas malpli malicaj, kaj eĉ protektemaj. Homoj alivestitaj kiel onioj paradas pour forpeli la fatalon, sur la tegmento de iuj konstruaĵoj, estas tegoloj kun oniaj vizaĝoj, (nomataj onigaŭara (鬼瓦?), por forpuŝi la malbonan ŝancon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Ogroj, mitaj gigantaj homvoruloj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]