Onokleacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Onokleacoj
perlfiliko Onoclea sensibilis
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Klaso: polipodiopsidoj Polypodiopsida [1]
Ordo: polipodialoj Polypodiales
Familio: onokleacoj Onocleaceae
Pic.Serm.[2]
onokleo Onoclea
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La onokleacoj (latine Onocleaceae) estas planta familio el pteridofitoj. Tiu familio apartenas al la ordo polipodialoj (Polypodiales). Ĝi enhavas 4 genrojn kaj 9 speciojn[3]. Ĝia tipa genro estas onokleo.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

strutfiliko (Matteuccia struthiopteris)

La rizomoj estas longaj ĝis mallongaj rampantaj ĝis elstarantaj, kelkfoje ili formas stolononj (Matteuccia, Onocleopsis). La folioj estas dimorfaj: la fekundaj folioj estas komplete alimaniere konstruitaj kiel la sterilaj. La folitigo havas du faskojn kiuj kuniĝas al kanelforma fasko. La foliplato estas plumaj ĝis pinataj. Na nervuroj finas libere aŭ estas anastomozaj. La sporoj estas renformaj, brunaj ĝis verdaj. La soroj estas enfermitaj de enrulitaj folirandoj. Kelkfoje krome ekzistas veraj induzioj.

La kromosomonombro estas x = 37 ĉe Onoclea kaj 39 aŭ 40 ĉe la aliaj genroj.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La familio precipe troviĝas en la nordaj moderaj regionoj kaj la filikoj kreskas surgrunde.

"perloj" de la perlfiliko (Onoclea sensibilis)

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La familio onokleacoj estas unufiluma. Ĝia najbaraj taksonoj estas la bleknacoj.

1/ Laŭ The Plant List kaj World Flora Online (8 apr. 2020)[3],[2], jen la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

2/ Laŭ SMITH ET AL. 2006 la familio Onokleacoj konsistas el kvar genroj kunentute ok specioj:

  • struta filiko (Matteuccia TOD.): nur ĉirkaŭ tri specioj, en la moderaj zonoj de la norda hemisfero.
  • Perlfiliko (Onoclea L.): nur ĉirkaŭ kvar specioj, en la moderaj zonoj de la norda hemisfero.
  • Onocleopsis F.BALLARD: nur unu specio:
  • Pentarhizidium HAYATA (la specio aŭ estas metita al Matteuccia, aŭ al Onoclea).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Alan R. Smith, Kathleen M. Pryer, Eric Schuettpelz, Petra Korall, Harald Schneider, Paul G. Wolf: A classification for extant ferns. In: Taxon. Band 55, Nr. 3, 2006, ISSN|0040-0262, p. 705–731, Abstract, Arkivigite je 2017-02-12 per la retarkivo Wayback Machine PDF-Datei.
  • David John Mabberley: The Plant Book. A portable dictionary of the higher plants. Cambridge University Press, Cambridge u. a. 1987, ISBN 0-521-34060-8.