Ontologia diferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ontologia diferenco estas lokucio pere de kiu, en filozofio, oni indikas la diferencon kiu distingas la Eston el la Ento

Tiu esprimo reirigas al problemoj ontologiaj reirantaj al la periodo de la influo de Aviceno sur skolastikismo kaj estas utiligata en la nuntempa filozofio kaj aparte de Martin Heidegger por substreki la neredukteblecon de la Esto al kiu ajn Ento, eĉ se perfektega kaj supera.[1] La Esto, rimarkas Heidegger, ne estas la Ento: en tiu formulado, ŝajne elementa, plenumas decidan rolon la kopulo "estas", kiu, dum distingas la Eston el la Ento, tamen pri ĝi esprimas fundamentan rilaton.[2] La ontologia diferenco, fakte, ne estas kondiĉo de disigo; Esto kaj Ento estas male nedisigeble ligitaj kaj la Esto ekzistas nur pro tio ke ĝi manifestiĝas en la Ento.

Aliflanke, laŭ Heidegger, jam de longe, precipe pro la evoluiĝo de la metafiziko, la pensado perdis la kapablon meti la atenton sur tia diferenco; homo emas, do, konsideri la Eston kiel puran kaj simplan nenion (pozicio kiu identiĝas kun neniismo). Sekvas, el tio, la redukto de la Ento mem al pura-ĉeesto, nome al objekto de nepravigita manipulado flanke de la homo kiu, se tiel diri, foriĝas el la “konsisto” allasante sian ekziston al la sentaŭgeco. Reale, ankaŭ la homo mem estas Ento, por pli ĝuste diri “esti tie-nun”, nome Ento en kiu la Esto "ĉeestas"; la kapablo pensi la ontologian diferencon akiras, do, nepran gravecon ankaŭ por la homo mem vidpunkte de propra ekzistenciala kondiĉo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vittorio Possenti, Il nichilismo teoretico e la "morte della metafisica", Roma, Armando, 1995, p. 173: Annesso 2 - Sulla differenza ontologica. ISBN 978-88-714-4595-3..
  2. Vidu: Vida Tercic, La dimensione dell'es gibt nell'ontologia di Martin Heidegger, Roma, Pontificia università gregoriana, 2006, pp. 101ss.: Il manifestarsi della differenza ontologica. ISBN 978-88-783-9058-4.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Oliver Jahraus: Martin Heidegger. Eine Einführung, Reclam Verlag, Stuttgart 2004, S. 98ff